Hungara Fervojista Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el HFA)
Saltu al: navigado, serĉo

Hungara Fervojista Esperanto-Asocio (HFEA) , landa asocio de Internacia Federacio de Esperantaj Fervojistoj

Hungaroj inter la unuaj pioniroj

En la jaro 1898 Lajos JAKAB, fervoja ĉefkontrolisto en Szeged, aperigis artikolojn pri Esperanto en la tiama hungara gazeto Vasuti lapok = "Fervojaj folioj", el kiuj la plej gravan prezentis "Hungara Fervojista Mondo" en 1980. Oni jam tiam aplikis similan devizon kiel estas la nuntempa de IFEF "LA RELOJ KUNLIGAS LANDOJN, ESPERANTO LA POPOLOJN".

Konciza historio de la Hungara Fervojista Esperanto Movado

Periodo 1896 - 1915[redakti | redakti fonton]

Estas historiaj faktoj, ke tuj post la apero de la Internacia Lingvo Esperanto ankaŭ la hungaroj interesiĝis pri ĝi kaj sekvis la zamenhofan ideon. Oni komencis lerni la Internacian Lingvon, eĉ faris propagandon pri la Internacia Lingvo. Kelkaj hungaraj fervojistoj kaptis la eblecon lerni la lingvon kaj opiniis, ke pere de tio estos pli facila fari kontakton kun alilandaj kolegoj, eĉ ĝi povos fariĝi lingvo de la fervoja komunikado. La plej malnova, vaste konata kaj rekonata pioniro estis Lajos Jakab (1859-1929) en la sudorienta urbo Szeged, pli poste Budapest. Li estis ne nur la plej unua, entuziasma instruisto, propagandisto, sed li akcelis enkonduki ĝin en la ĉiutaga vivo. Lia nomo kaj loĝadreso troveblas inter la abonantoj de la tiama unusola Esperanto-revuo: Lingvo Internacia. En 1898 tre gravaj artikoloj kaj informoj aperis en tiu revuo sub titolo „Pri Esperanto parolis”. Artikolo - sub la titolo „Mondlingvo ĉe la fervojoj” - emfazas la bezonon de neŭtrala Internacia Lingvo ĉe la europaj fervojoj kaj precipe en la Aŭstra - Hungara Monarkio, pro ĝia „babilona” diverslingveco. Por tiu celo la verkisto s-ro Lajos Jakab rekomendis la lingvon Esperanto. Alia artikolo admonas la homojn konatiĝi kun tiu lingvo, eĉ donas necesajn konsilojn je la rimedoj por alpropriĝi ĝin. En alia numero de „Vasúti Lapok” aperis artikolserio de Lajos Jakab sub la titolo „La Zamenhofa Esperanto”, en kiu li konigis la gramatikon de la mondlingvo laŭ la unua gramatiko por hungaroj, verkita de Ábel Barabás. Lajos Jakab ne nur informis la fervojistaron pri la grava rolo de Esperanto, sed multflanke aktivis kiel internacie konata stenografisto. Jam dum lia vivo la bone konata kaj fama hungara „Granda Leksikono Révai” aperigis detalajn notojn pri li. Bedaŭrinde, la unua mondmilito interrompis ankaŭ lian valoran aktivadon, kaj en jaro 1929 li mortis en Budapest. Oni disponigis por li honoran tombon en la budapesta panteono, en la t.n. „Kerepesi temető” (tombejo Kerepesi). Sen troigo la rezultohava laboro de la hungaraj fervojistaj esperantistoj, aliparte tiu de la hungaraj landaj Esperanto organizaĵoj dum longaj jaroj baziĝis sur la faroj de nia karmemora kolego. Ili jam dekomence grave partoprenis la fondadon de la Hungarlanda Esperanto-Societo (HES-1911), kaj de la Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL 1913). Inter ili la plej elstaraj estis laŭnome la sekvaj: Teodor Kovács fervoja inspektoro; (1879-1961), kiu instruis Esperanton jam antaŭ la unua mondmilito en Fiume (nun Rijeka en Slovenio). Li verkis detalan historion de MÁV, ĝi aperis en”Almanako” en Vieno 1925. István Stojnics, fervoja oficisto (1887-1963), akiris diplomon en la Fervoja Oficistokleriga Instituto Budapest, kaj deĵoris ĉe la funkciservo de MÁV en diversaj fervojstacioj. Post la unua mondmilito li translokiĝis kaj repatrujiĝis al Jugoslavio. Entuziasme li partoprenis la fervojistan Esperanto-Movadon eĉ internacie. Mihály Zsámboky (1885-1957) laboris en la Budapesta Keleti-pályaudvar (Orienta Stacidomo) de MÁV. Poste li estis en la centro, kiam oni fondis la Fervojistan Sindikaton. Tie li okupiĝis pri pensiaj aferoj kaj multe agadis por la fervojista Esperanto-Movado. Dr-o Rezső Rajczy (1886 - 1920), fervoja oficisto estis lerta organizanto. Liaj verkoj ofte aperis en la revuo „Verda Standardo”. Li estis oficiala delegito, kaj bonsukcese prelegis en la 9a Universala Kongreso de Esperanto en (Bern 1911). Li havis gravajn rolojn ankaŭ dum la unua Hungara Esperanto Kongreso en Budapest (1912). Li akiris, ke dum la kongreso kelkaj fervojistoj pritraktu fakajn aferojn. Tial oni tenas tiun ĉi kunvenon la unua fervojista kunveno en Hungario.

Periodo 1915 - 1962[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito stagnis la movado, multaj fervojistaj esperantistoj devis soldatiĝi; el inter ili kelkaj militkaptiĝis, vundiĝis, eĉ mortis. En la militkaptejo Julio Baghy (1891-1967) organizis Esperanto-kursojn. Post liberigo ili korespondadis unu kun la alia. Tuj post la dolorigaj militaj jaroj en 1918 startis la gazeto „Hungara Esperantisto”, kiun redaktis kaj eldonis (ĝis 1924) nia kolego Péter Turzó (1870-1934), fervoja ĉefinspektoro en Szeged. En la faka revuo sub titolo „La Fervojisto” aperis raporto pri Esperanto-kurso ĉe la Regiona Fervojdirekcio en Szeged, gvidata de la kolego Emil Löbl (? - ?). La 21a Universala Kongreso de Esperanto estis elstara okazintaĵo en Budapest (1929); 1200 ĉeestanoj el 50 landoj partoprenis ĝin. La fervojistaj esperantistoj rezultohave kunlaboris kaj en LKK kaj en la dumkongresaj programoj. La hungara kolego Emil Löbl gvidis la dumkongresan fakan kunvenon de la tiam kunlaboranta Internacia Asocio de Esperantistoj Fervojistoj (IAEF). En j. 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto (en du vastaj volumoj, eldonita de Literatura Mondo Budapest). Ĝi estas valora trezoro, fonto de informoj pri la ĝis tiama Esperanto-Movado, ankaŭ pri fakaj - ekzemple fervojistaj - agadoj. Ses hungaraj esperantistoj kunlaboris la redaktadon (Pál Balkányi, Imre Baranyai, György Karczag, d-ro Ferenc Szilágyi, d-ro József Takács, Lajos Totsche), krome kvin hungaroj verkis artikolojn (Julio Baghy, d-ro Miklós Bánó, Ferenc Csutak, László Halka, József Mihalik) aŭ donis valorajn konsilojn, respektive donis koncizajn informojn pri 101 hungaraj esperantistaj aktivuloj. La dua mondmilito eksplodis en septembro de 1939, kaj post ties dolorigaj jaroj ankaŭ en Hungario perdiĝis multaj pli fruaj rezultoj de Esperanto. Okaze de multaj homaj migradoj, de tago al tago oni sentis la mankon de la internacia lingvo, ĉar oni kredis, ke la lingva kompreno alportas la komprenon ankaŭ inter la diverslingvaj homoj. Pro tio, denove komenciĝis la reorganiza laboro de Esperanto-Movado. Lingvaj kursoj komenciĝis en la fervojaj nodoj, ankaŭ en la ĉefurbo kaj ankaŭ en aliaj urboj. Efektiviĝis la unua fervojista amika renkontiĝo en Orosháza (1946), kies motoro estis Lajos Korsós (1902-1990), kaj poste ĉiujare okazis renkontiĝoj escepte kiam en Hungario okazis la IFEF Kongreso. La renkontiĝoj ĉiam okazis varie en diversaj urboj, partoprenis ĝin hungaroj kaj eksterlandanoj. La rekontiĝoj ĉiam havas laborkunsidon kaj interesan kultur-programon, fakan aŭ plezurigan ekskurson. En la menciita grava laboro laŭdinde partoprenis Dr-o István Bácskai (1908-1996), ing. László Boronkay (1907-1989), Lajos Ákos (1890-1978), Márton Hollai, Lajos Takács (1898-1963), Simon Csóra (1904-1968), Lajos Korsós (1902-1990), ktp. Dum la unua hungarlanda Esperanto-kongreso en 1946 okazis fervojista landa renkontiĝo, kiun partoprenis eĉ la vicdirektoro de la Regiona Fervojdirekcio de Budapest, kaj la reprezentanto de la Ĝeneraldirekcio de MÁV. Signifoplena, eĉ eksterordinare grava evento estis por nia faka movado, la - tiutempe apenaŭ imagebla - ebleco: oficiale partopreni la 27an Universalan Kongreson de Esperanto en Bern (1947). D-ro István Bácskai gvidis la kvar-membran delegacion, en kiu partoprenis ankaŭ la reprezentantoj de la tiutempe organizita Hungara Fervojista Sindikato. Ĉefa rezulto estis la rekta kontakto kun samideanoj el landoj de „trans la ferkurteno”, kaj ĉefe kun gvidpersonoj de la „naskiĝanta” IFEF, nome kun - nun jam karmemoraj - Jan Lok (?-1978), Walig Stapel (1897-1963), Harmen Hoen (?-?) kaj Otto Walder (1912-1988). Post la ripetitaj priparoloj estis decidita, ke ankaŭ la hungaraj fervojistaj esperantistoj partoprenos la internacian fakan movadon kaj aliĝos al IFEF post la akiro de la konsento de la kompetentaj hungaraj aŭtoritatoj. Post la dua mondmilito la unua internacia Esperanto renkontiĝo en Hungario estis Danubvala Esperanto Konferenco en 1948. La imponan programon - aranĝitan en la tielnomata „Verda Marmorsalonego” de la budapesta Parlamentejo - partoprenis fervojistaj esperantistoj el Aŭstrio, Bulgario kaj Ĉeĥoslovakio. Dum la 33a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö (1948) pere de reprezentanto D-ro István Bácskai sukcesis realigi kontakton ankaŭ kun la nordaj fervojistaj esperantistoj, post kiam pli frue jam ĝi okazis kun la okcidentaj landaj gekolegoj. En la kadro de la Hungara Esperanto Kongreso (urbo Gyula, 1949) efektiviĝis fervojista renkontiĝo. Ĝiaj partoprenantoj sukcesis pritrakti la laborplanon de hungaraj fervojistaj esperantistoj. La celo estis plifortigi la internacian lingvon inter la fervojistoj, formigi grupojn en la grandaj kaj gravaj fervojnodoj. La fervojista eperantistaro speciale festis kolektive la tiel nomatan „Fervojistan Tagon”. Dum jardekoj preskaŭ ĉiujare unu semajnon antaŭ la ŝtatlega „Fervojista tago” organizis kaj aranĝis dutagan renkontiĝon por la fervojistaj esperantistoj sub la nomo „Landa Amika Renkontiĝo”. Tiuj renkontiĝoj okazis kun abundaj kaj altnivelaj kulturaj kaj turismaj programoj. La estraro de la landa asocio laŭstatute ĉiujare aranĝas jaran kunsidon por la deputitoj de la fakgrupoj, kaj prezentas raporton pri la rezultoj, budĝedo kaj formulas laborplanon. De la jaro 1950 la politika potenco bedaŭrinde malpermesis la agadon de la Esperanto-movado. En la jaro 1956 la politika situacio mildiĝis, kaj en Budapest oni sukcesis fondi organizaĵon, la „Hungara Esperanto-Konsilantaro”-n. Ĝia prezidanto fariĝis la mondkonata esperantista poeto-verkisto Julio Baghy (1891-1967) kaj denove komencis funkcii ankaŭ fervojistaj esperantistaj grupoj, aperis multobligita periodaĵo „Verda Vojo” por informi fervojistajn esperantistojn. Tiun redaktis István Temesi kaj eldonis en la Fervoja Fiparejo de Miskolc. Post longa kaj persista laboro en 1956 oni sukcesis fondi memstaran fervojistan Esperanto Grupon en urbo Debrecen. En tiu granda laboro kiel fondintoj troviĝis Lajos Takács, fervoja inspektoro, tuj post la fondiĝo de IFEF li aliĝis al tiu kiel individua hungara membro , Ambrus Tóth (1899-1993), László Orgován (1911-?), József Mátyás (1923-1995), Lajos Szabó (?-?). Ekzemplodone kaj entuziasme ili organizis kaj ĝismorte partoprenis la enlandan kaj internacian poresperantan laboron. Post la fondiĝo de la fervojista Esperanto Grupo Debrecen, ĉe la fervojistoj rapide disvastiĝis Esperanto, kaj ĝia rezulto sekvis la fondiĝon de pluraj fervojistaj grupoj. En tiu organiza laboro multaj elstaris, inter ili Béla Anka, D-ro Imre Pethes, János Jurányi (1900-1974), Lajos Dér (1910-1974), Szilárd Bálint (1909-1996), Lajos Korsós, István Temesi, István Pál, Ferenc Egry (1896-1985), Lajos Kapitány (1911-1988), Ferenc Nagy (?-1995) ktp. Malgraŭ tio, ke jam en la jaro 1898 kolego Lajos Jakab okupiĝis pri Esperanto kaj multaj fervojistoj fariĝis esperantistoj, formis, fondis esperantistajn grupojn, societojn, tamen la hungaraj fervojistaj esperantistoj ne havis propran organizaĵon, nur laŭleĝe ekde la jaro 1957, kiam la Kultura Ministerio aprobis estigi la „Hungara Esperanto Konsilantaro”-n (HEK), kaj en ĝia kadro la „Fervojista Sekcio”-n. Tiel ekde la jaro 1957 laŭleĝe funkcias la Fervojista Esperanto Movado en Hungario, dankante ĝin al la karmemora fondinto D-ro István Bácskai. Eksterordinare grava paŝo de nia faka movado estis la partopreno de la 9a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) en Rijeka (1957). La landa delegito, D-ro István Bácskai sukcesis restartigi la rektan internacian kontakton, kun la reelekita estraro de IFEF. En la jaro 1957 aperis la unua ekzemplero de la ilustrita kvaronjara faka revuo la Hungara Fervojista Mondo HFM), eĉ nuntempe ĝi regule aperas. La fondinto kaj responda eldonanto, respektive redaktoro estis D-ro István Bácskai. En la redaktado sekvis lin Simon Csóra (1904-1968), Pál Kistek (1920-1993), Ferenc Phersy la juna, János Patay, kaj dipl. Ing. István Gulyás. En 1984 Ing. István Gulyás transprenis la respondecan redaktadon. De la jaro 1959 Pál Kristek estis la redaktoro de HFM. Krom li diligente partoprenis kaj organizis en-, kaj eksterlandajn Esperanto-aranĝaĵojn. Post ok jaroj li abdikis pri siaj funkcioj pro la grava malsano de lia edzino, sed post la morto de la edzino li denove aktiviĝis ĝismorte. D-ro Imre Ferenczy estas elstara individuo de la fervojista Espranto-Movado, kiu komencis labori jam kiel juna kuracisto. Li solvis multajn taskojn sur la tereno de la enlanda kaj internacia Esperanto-Movado. Nun li estas la prezidanto, de la Universala Medicina Esperanto Asocio (UMEA), kaj gvidanto de la radioamatora sekcio de la fervojistoj, krome delonge li estas la estrarano de nia hungara organizaĵo. Kelkaj internacie famaj esperantistoj nefervojistaj kontribuis al la faka laboro. Inter ili oni nepre devas mencii la proferosojn Alfonz Pechan [1902-1994] kaj D-ro Ferenc Jáki per gvido de lingvokursoj, ekzameni kursantojn, per verkado de artikoloj por HFM, lingva reviziado de HFM, eĉ per valoraj prelegoj (krom ili ankaŭ Lajos Kökény [1897-1985], D-ro István Szerdahelyi [1924-1987], Éva Farkas/Tatár kaj aliaj) en fervojistaj kluboj. Dum la kvindekaj jaroj, la hungara fervojista Esperanto-movado rapide disvastiĝis, de tempo al tempo havis sufiĉan forton, rezultojn kaj akiris reputacion en- kaj eksterlande. Pro tio alvenis tempo organizi IFEF Kongreson ankaŭ en Hungario. La kolego Simon Csóra estis unu el la plej aktivaj esperantistoj, redaktoro de Hungara Fervojista Mondo, komitatano de HEA, kursgvidanto, dum longaj jaroj motoro de nia movado, entuziasma propagandisto de Esperanto. Por inviti la IFEF Kongreson al Hungario, tri-membra delegitaro (D-ro István Bácskai, Béla Anka, D-ro Imre Pethes) vojaĝis partopreni la 12an IFEF Kongreson en Helsinki, kaj - havante la bezonatan oficialan permeson kaj registaran skriban invitleteron - invitis la 14an IFEF Kongreson, organizi por jaro 1962 en Budapest. Ili prezentis koloran filmon pri la Hungara Pionirfervojo kun klariga teksto en Esperanto. La invito unuanime estis akceptita. En la jaro 1961 la klarigoj de la oficiala fervoja horarlibro krom kelkaj fremdlandaj lingvoj aperis en Esperanto ĝis la jaro 2003.

Periodo 1962 - 1982[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1962 inter la 5a kaj 11a de majo okazis la 14a IEF Kongreso en Budapest. La Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj la helpantoj havis grandan zorgon kaj neimageble multan laboron, ĉar la kongreso - laŭ la sentenco de IFEF estraro - estis planita por 500 - 600 partoprenantoj, sed fakte aliĝis 1061 (!) el 20 landoj; kaj partoprenis ĝin 1004 esperantistoj el 17 landoj. La ĉefprotektanto estis István Kossa (1904-1966), la ministro de trafiko kaj poŝto (jam antaŭe delonge esperantisto); pliaj protektantoj estis: la Fervojista Sindikato, Ĝenerala Direkcio de MÁV, pluraj Regionaj Direkcioj. LKK konsistis el la sekvaj: D-ro István Bácskai (prezidanto), D-ro Imre Pethes (sekretario), Simon Csóra (Cora; cicerono), Lajos Kapitány (vicprezidanto), D-ro András Tarnay, Béla Anka, Pál Garamszegi (1909-1990), Szilárd Bálint (1990-1995) respondeculoj kun konkretaj taskoj. Okaze de la Kongreso, jam ĉe la landlimo esperantistaj helpantoj akceptis la trajne alvenantajn kongresanojn por helpi, informi ilin pri la aktualaj novaĵoj kaj farontaĵoj. Per laŭtparoliloj oni esperantlingve bonvenigis la alvenintajn kongresanojn ĉe landlimaj kaj budapestaj stacidomoj. Kaj la landlimaj kaj la budapestaj stacidomoj, respektive la impona, novkonstruita kongresejo kaj la fervojaj oficejoj estis ornamitaj, dekoraciitaj per la kongresa emblemo, hungaraj kaj esperantaj flagoj, kun aktualaj sloganoj: „La reloj kunligas la landojn, Esperanto la popolojn”; „Per Esperanto por paco”; „Esperanto estas simpla, bela, aktuala, moderna lingvo por moderna homo”. La alvenintaj kongresanoj ricevis riĉan kongresan pakaĵon enhavante, la kongresan dokumentaron, prospektojn, kongresan libron, tekston de fakprelego, informojn pri la kongresaj aranĝoj, gramafon-diskon (Himno de Esperanto, orkestra muziko, hungaraj popolkantoj esperantlingve), porokazan poŝtmarkon kaj ceterajn memoraĵojn pri Hungario. Aperis porokaza poŝtkarto, surloke funkciis poŝtoficejo uzanta specialan stampilon. Ĉiu kongresano ricevis senpagan vojaĝbileton por tutlanda reto de MÁV (validan por la 1-a klaso), eĉ ĝi validis por ĉiuspecaj urbaj publikaj veturiloj (krom taksio). Elstara programo de la Kongreso estis la Amika Renkontiĝo por la junularo, kiam estis elektita la Internacia Komitato de Junuloj por helpi, organizi la venontajn junularajn aranĝaĵojn, agadojn. Ĝia prezidanto fariĝis D-ro Imre Ferenczy, liaj kunlaborantoj József Cziboly, István Gulyás kaj Lajos Csonka (1928-2006). La kongresanoj amase partoprenis la laborkunsidojn. Tiuj okazis kun granda interesiĝo, same la fakprelego sub titolo „Evoluo de longrelaj kaj senbracaj trakoj en Hungario". Dum la solena fermo la prezidanto de IFEF aludante al sia malferma festparolo akcentis: „Nun venis por mi la plej malfacila momento de la tuta kongreso: por fermi la ĝis nun plej grandnombran, bonsukcesan IFEF-kongreson, kaj en la nomo de la partoprenantoj esprimi varmkorajn dankojn al ĉiuj, kiuj laboris por la kongreso kaj helpis, apogis ĝian sukceson”. Li konstatis, tiu kongreso fariĝis „Kongreso de la entuziasmo”. La 14a Kongreso de IFEF donis novan energion al la hungaraj fervojistaj esperantistoj, kiu en-, kaj eksterlande efektivigis multan laboron kaj ricevis honorojn. Inter la 1965-1980-aj jaroj HEA laŭeble ĉiujare aranĝis simpozion en urbo Gyula sub la nomo „Somera Esperanto-Universitato”. Multaj interesiĝantoj partoprenis ĝin eĉ el eksterlandoj, ja altkvalifikaj eminentaj esperantistoj, universitataj profesoroj prelegis, inter ili ankaŭ kelkaj hungaraj fervojistaj esperantistoj. La asembleo de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) por la 1963-1965jara periodo elektis al si ĉefsekretario nian kolegon Lajos Kapitány, fervoja inĝeniero. Li bonege plenumis tiun taskon kaj akiris grandan reputacion al hungaraj fervojistaj esperantistoj. Tiutempe en Budapest ekfunkciis speciala fervojista Esperanto-Klubo. Dum longaj jardekoj ĝi estis fama eĉ eksterlande, ja ĝi daŭre havis altnivelajn programojn, altrangaj personoj prelegis, ekz. D-ro Kálmán Kalocsay (1891-1976), Julio Baghy, Lajos Kökény (1897-1985), Alfonz Pechan (1902-1994), krome multaj eksterlandaj famuloj, ekz. W. Bormann el Germanio, Petro Poliscuk (?-?) el Uzbegio, eĉ la prezidanto de UEA Ivo Lapenna (1909-1987), ĝenerala sekretario de UEA D-rino Flóra Szabó-Felső, kaj multaj ceteraj. Ĉiusemajne 60-100 interesiĝantoj vizitis la klubon. La Klubo havas riĉan, c. 1200 voluman bibliotekon kun valoraj literaturaj, historiaj, lingvaj kaj ceteraj verkoj. La fervojistaj esperantistaj grupoj tre aktive laboris. D-ro Mihály Szegedi (1925-2000) multe helpis, antaŭenigis la propagandon pri Esperanto per aranĝoj de altnivelaj ekspozicioj dise en la lando (Budapest, Balatonfüred, Győr, Kiskunhalas, Miskolc, Pécs, Szeged, Szolnok, Szombathely, Tatabánya ktp.). Tamen lia plej grava labortereno estis la terminara laboro, li direktis la hungaran subkomisionon de IFEF. La hungara terminara grupo ĉiam prenis al si la plej grandan taskon kaj ĉiam akurate, je la fiksita limdato plenumis la taskojn, eĉ plurfoje transprenis taskojn de aliaj membrolandoj. En la Fervojista Esperanto-Movado en tiu periodo aperis János Patay, kiu senlace laboris kiel sekretario de nia sekcio (dum 25 jaroj), redaktoro de HFM (dum ok jaroj), komitatano de IFEF (dum 15 jaroj). Li gvidis multajn lingvokursojn, prelegis en multaj kluboj, verkis artikolojn, kaze de aranĝaĵoj li ofte ciceronis. La fervojistaj esperantistoj ĉiam povis kaj ankoraŭ povas trovi lin se ie, iam, ion oni devas labori. Intertempe kreskis la nombroj de la grupoj je pli ol 20, kaj la Fervojista Fako de Hungara Esperanto Asocio (HEA) iĝis la plej granda kun mil membroj, sed ne nur nombre, eĉ aktive. Por akceli la movadan laboron kaj plialtigi la rezultojn dise en la lando, la estraro de la Fervojista Fako de HEA kunlabore kun la Fervojista Sindikato, ekde jaro 1969 dum multaj jaroj aranĝis t.n. pliperfektigan kurson por la aktivuloj de esperanto-grupoj, eĉ ne nur por fervojistoj, sed ankaŭ tiuj de nefervojistaj grupoj. Tiuj okazis en fervojaj ĉebalatonaj ripozejoj de Zánka, Balatonkenese, krome en loko Gárdony; kaj daŭris unu semajnon. La temoj estis: movadaj labormetodoj, movadhistorio, pliperfektigo en lingvoscio, pliprecizigi la movad-financajn farendaĵojn, interŝanĝi la labormetodojn. En ĉiu temo prelegis eminentaj fakaj gvidantoj de la landa movado, kion ĉiam sekvis konsultado. En jaro 1968 la jarkunsido de nia organizaĵo elektis Szilárd Bálint kiel dua komitatano de la landa asocio ĉe IFEF. Cetere li estis vaste konata prezidanto de la fervojista Esperanto grupo ĉe la Regiona Fervojdirekcio de MÁV en Budapest, li gvidis multajn lingvokursojn, organizis turismajn grupojn al eksterlandanoj; verkis multajn artikolojn, eĉ aktive kunredaktis la revuon de HEA „Hungara Vivo”. En la terminara laboro de IFEF ankaŭ la hungaroj partoprenis. En la jaro 1968 jam sukcesis eldoni la postforman Fervojan terminareton kun konciza gramatiko (en variantoj hungara-Esperanto kaj Esperanto-hungara, en mil ekzempleroj). La hungara terminara grupo dekomence partoprenis ankaŭ la internacian terminaran laboron de IFEF por traduki la seslingvan UIC leksikonon (UIC = Union Internacionale de Chemins de fer - Internacia Fervoja Unio). Cetere tiu laboro seninterrompe daŭras, nuntempe jam ĝi estas dekunu lingva (inter ili ankaŭ en Esperanto) kaj aperadas laŭ la plej moderna sistemo per disko CD-ROM. Nepre estas menciinda la unika entrepreno de D-ro István Bácskai kaj Sarolta (karesnome: Sári) Fülöp (? - ?) por finredakti kaj tajpe pretigi notojn de Komerca Vortaro kun var-nomaro Hungara-Esperanto verkite de profesoro Károly Endre (1885-1969). Ĝi enhavas trezoron de fakaj terminoj por komercistoj kaj transportistoj sur 2400 tajpitaj paĝoj. Unu kompleta kopio de tiu estas transdonita al IFEF estraro. La landa asocio havas hungaran sekcion de Terminara Komisiono de IFEF, kiu seninterrompe kunlaboris kun tiu de IFEF. Li okupiĝis pri la taskoj, ricevitaj de Terminrara Komisiono de IFEF. La dua eldono de RailLexic CD-ROM pri „Fervoja Terminaro en Esperanto” estas tradukita al Esperanto/13 naciaj lingvoj kaj inverse. Pere de HFEA MÁV eldonis ĝian libroforman varianton. La klariga teksto de la 16-voluma Telefonlibro de la Hungara Telekomunikada AS aperas ankaŭ en Esperanto krom ceteraj fremdaj lingvoj. Nian rezultohavan kunlaboron kun IFEF pruvis la elekto en Avignon (1969) kaj la reelekto en Tarragona (1974) de d-ro István Bácskai kiel komitatano de UEA (Universala Esperanto-Asocio komitatano „A” por IFEF). En tiu funkcio D-ro Ferenc Phersy sekvis lin (1976) sed pro lia grava malsano ekde 1980 dipl. Ing István Gulyás transprenis de li tiun respondoplenan kaj honorigan postenon. La fervojista sekcio ĉiujare organizis kaj aranĝis landan amikan renkontiĝon kun altnivelaj programoj. Intertempe ankaŭ nefervojistoj, eĉ kelkaj eksterlandanoj partoprenis ĝin kun familianoj. La nombro de la partoprenantoj varias inter 50-200. Dekomence ĉiujare okazas laborkunsidoj; la estraro raportas al la delegitoj de la fakgrupoj pri la faritaj laboroj, rezultoj, movadaj problemoj, budĝeto, laborplano. La laborplano harmonias kun tiuj de HEA, IFEF kaj UEA. Vidante la forton de la movado - la delegitoj proponis inviti la IFEF Kongreson al Hungario. Károly Rödönyi (1902-1995), ministro de trafiko kaj poŝto - pli frue li estis la ĝeneraldirektoro de MÁV, prezidanto de UIC - ĉiam estis helpema subtenanto de Esperanto. En Maribor (1971) li estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de IFEF.

Periodo 1982 - 2000[redakti | redakti fonton]

La jaro 1982 estis granda kaj grava mejloŝtono de la hungara fervojista Esperanto-movada historio, ĉar post dudek jaroj de la bonsukcesa 14a IFEF Kongreso la hungaraj fervojistoj ricevis la honoran taskon, organizi kaj aranĝi IFEF Kongreson en Hungario. Largskale tre preciza preparlaboro anticipis la kongreson. LKK estigis intensajn lingvokursojn por la helpantoj kaj kunlaborantoj por klerigi ilin je perfekta lingvoscio, perfekte labori sur ĉiu tereno de la kongreso. Tiutempe proksimume 40 organizantoj, kunlaborantoj, helpantoj faris supergradan ŝtatan ekzamenon pri Esperanto, kompletigitan kun fervoja fako. La 34a IFEF Kongreso okazis inter la 2a kaj la 8a de majo, en la ĉebalatona fama kuracloko Balatonfüred. La kongreso rezidis en la plej moderna kaj belega Instrua Centro de la Landa Konsilantaro de Sindikatoj (SZOT Szakszervezetek Országos Tanácsa). Speciala honoro estis por la kongreso, ke la konstruaĵo mem komencis funkcii per la aranĝo de tiu ĉi kongreso. La estraranoj de IFEF kaj honoraj membroj kun familianoj jam pli frue alvenis, ĉar la estraro de SZOT invitis ilin al la ĉeftribuno spektakli la majan marŝon de milionoj da hungaroj. Post la parado la honorigitaj gastoj per aparta buso vojaĝis al la kongresurbo. La estraro de IFEF, la komitatanoj de IFEF kaj la plej rezulte laborantaj eksterlandaj movadanoj ricevis senpagan fervojbileton de MÁV. La kongresanoj veturis al Balatonfüred per speciala trajno, konsistanta el elegantaj, 1-a klasaj vagonoj, respektive per specialaj aŭtobusoj inter la stacidomo kaj kongresejo. La kongresanoj sen tumulto tre rapide povis okupi la hotelĉambron, rezulte de la lerta oganizo de LKK malgraŭ tio, ke la nombro de la partoprenantoj estis 605 el 23 landoj. LKK enkondukis specialan iniciaton: propagandocele unu junulo (sub 30 jaroj) de ĉiu lando senpage partoprenis la tutan kongreson (inkluzive tranoktadon, provizadon, ekskursojn), por allogi junulojn al la movado. La programoj de la kongreso okazis laŭplane, ĉio estis bone aranĝita, pro tio en la solena fermo la prezidanto de IFEF povis konstati: „La sukcesinta kongreso meritis la titolon: Kongreso de bonkoreco”. Per plantado de memorarbo (nome tiliido, en la parko de la kongresejo) oni finis la kongreson. Dum la 47-a kongreso en 1982 D-ro Erwin Semmelrath, reprezentanto de FISAIC parolis pri la ekzemplodona agado de D-ro Bácskai, kaj transdonis al li la plej altan honorigon de FISAIC: la oran medalon. Li estis honorigita per pluraj altaj distingoj: en la jaro 1973 li ricevis la distingon Ora medalo por Sindikata Laboro, en 1976 li fariĝis Honora Membro de IFEF, en 1989 li ricevis la plej altan distingon de HEA „Pro Esperanto”, li estis Honora Membro de UEA, Honora prezidanto de HEA, Honora prezidanto de la fervojista Fako de HEA. Tiu ĉi kongreso donis utilajn spertojn por ke la fervojistaj esprantistoj grandparte kontribuu al la sukceso de la sekvajara, 68a Universala Kongreso de Esperanto en Budapest. István Gulyás havis gvidan rolon kiel prezidanto de LKK kaj de la 34a IFK (1982, Balatonfüred), kaj de la 47a IFK (1985, Pécs). La membraro elektis lin prezidanto de la Fervojista Fako de Hungara Esperanto-Asocio (1985), pli frue li estis vicprezidanto de tiu. Li estiĝis komitatano „A” de UEA por IFEF (1980), poste, paralele IFEF-Komitato en 1988 elektis lin vicprezidanto de IFEF. Ekde 1975 li gvidas la internaciajn kontaktojn en la Fervojista Fako de HEA. En pluraj jaroj li estis ponto inter UIC (Union Internacionale des Chemins de fer - Inernacia Fervoja Unio) kaj IFEF en la terminara laboro. D-ro József Halász dum multaj jaroj gvidis la Fakan Komisionon de IFEF, kaj direktis la laboron de la hungara fervoja fakterminaro de IFEF. La fervojista fako de HEA havas la meriton por ekfunkciigi la Hungaran Sekcion de FISAIC (Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots - Internacia Fervojista Federacio por Kulturo kaj Libertempo). Dum longaj jaroj nia landa organizaĵo sole estis Hungarlanda Sekcio de FISAIC, sed per nia interveno pli poste jam ok hungaraj fervojistaj organizaĵoj aligis al FISAIC. Je la efiko de ambaŭ kongresoj (IFK kaj UEA) kaj la landa kaj la fervojista Esperanto-Movado vigliĝis en Hungario, la membronombro stabiliĝis, kreskis la kunlaboremo en la internacia movado. Krom la fervojista fako la landa Esperanto-organizaĵo havis eĉ ceterajn fakajn sekciojn. Inter ili troviĝis la Poŝtista Sekcio. La 1989jara reĝimŝanĝo tutlande portis ĝeneralan ekonomian dekadencon, kiu ĉiam pli negative efikis je la movada vivo, ja rezultis malkreskon de la membraro. Pro tio en la jaro 1991 la Poŝtista Sekcio de HEA unuiĝis kun la Fervojista Sekcio. Nia landa organizaĵo plurfoje donis hejmon al IFEF-estraro (en Budapest dufoje, Győr, Pécs, Sopron, Mezőkövesd unu-unufoje) por aranĝi estrarkunsidon inkluzive eĉ kulturan aŭ turisman programon post kiam, nia prezidanto ing. István Gulyás fariĝis estrarano de IFEF. Post la refondiĝo de la Rumana Fervojista Esperanto-Asocio la landa organizaĵo kontribuis al ilia plifirmigo per per valoraj konsiloj kaj donaco de lernolibroj. Malgraŭ la malfacilaĵoj la fakgrupoj havas multajn internaciajn kontaktojn kaj aktivan klubvivon. Multaj fakgrupoj estiĝis ĝemelajn kontaktojn kun eksterlandaj grupoj, kaj ili reciproke vizitas unu la alian, ili rezulte kunlaboras je prospero. En tiu ĉi rilato elstaras la grupo de Tata. La reĝimssanĝo (1989) kreis novan leĝon pri la societoj. Laŭ tiu leĝo ekde la jaro 1996 ankaŭ nia oranizaĵo transformiĝis, kaj funkcias jure memstara asocio sub la nomo „Hungara Fervojista Esperanto Asocio” (HFEA) por ke nia organizaĵo transvivu la intertempe aperintan ekonomian krizon. Tamen nia asocio kiel sendependa de HEA kunlaboras kun HEA, eĉ ni fiksis la kunlaboron per „Kunlabora kontrakto”. Post la organiza transformiĝo nia asocio laboras kun sama entuziasmo kiel antaŭe. Sed bedaŭrinde la nombroj de la asocio malkreskis - same kiel en aliaj landoj - mankas la junuloj. La landa organizaĵo tre aktive kaj rezulte partoprenas en la internacia laboro. Tion pruvas la honoro de IFEF, ja ĝi komisiis nian organizaĵon aranĝi la 1995-jaran Kongreson de IFEF. Post dujara tre preciza preparlaboro inter la 20a kaj la 26a de majo 1995 okazis la 47a Internacia Fervojista Kongreso en la historia urbo Pécs, kies motoro estis la geedza paro Moró. La Kongreson sekvis poŝtkongreso (inter la 27a kaj la 30a de majo) en urboj Kecskemét, Budapest, Szentendre, Visegrád. Originale la organizantoj volis alkroci la 47an IFK-on al la 1100-jara jubileo de la patrujokupo de la hungaroj en 1996, sed pro la manko de anonco por 1995, ni rezignis pri la originala plano kaj entreprenis tiun efektivigi en la jaro 1995. Dum la Kongreso okazis komitatkunsidoj; sep interesaj fakprelegoj. La titolo de la ĉefa fakprelego estis: „La evoluo de la hungara trafiko ĝis la 1100-jara datreveno de la patrujokupado” - fare de D-ro József Halász. La temo estis aktuala en Hungario, eĉ flanke de kongresanoj. Dum la interesa, atendita programero sub titolo „movadaj aferoj” la partoprenintoj interalie ricevis utilajn informojn pri la lingva aplikado en fakaj aferoj, pri la uzado de komputiloj, propagando de Esperanto. Tiuj estas bone uzeblaj dum kaj en la sekvontaj agadoj. En la radiostacio de fervojistaj radioamatoroj grandsukcese kolektis 4000 kontaktojn dise el la mondo. Multaj kongresanoj ĝojis al la filatelaj novaĵoj kaj porokaza poŝtostampado. Dum la solena fermo la IFEF- prezidanto konstatis, ke la Kongreso plenumis sian celon, kaj ĝi fariĝis: „Kongreso de la komprenemo”!

Periodo post 2000[redakti | redakti fonton]

Konsidere je la „Kampanjo 2000” ni ekiras antaŭen por venki la malfacilaĵojn, efektivigi la zamenhofan ideon, ene de ĝi la celdifinojn de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kaj per la disvastigado de internaciaj amikecoj, helpi la evoluon de la tutmonda daŭra, firma paco. La 21a jarcento kaj la miljara jubilea jaro de Hungario portis multan interesaĵon kaj taskon por HFEA kaj ankaŭ por la fervojistaj esperantistoj. Unue la plej grava estis organizi la 52an IFEF kongreson en jaro 2000 en Budapest. Tiu honora kaj grava tasko estis bonega ebleco por evoluigi, prosperigi la movadan vivon kaj prilabori specialan laborplanon por la aktuala jaro. La asembleo konstatis, ke la asocio malgraŭ multaj ĝeneralaj problemoj atingis rezultojn; unuanime akceptis la raportojn kaj la laborplanon. La asembleo kun granda interesiĝo aŭskultis la raporton de LKK (konsistante el: István Gulyás prezidanto, Mária Balogh kasistino, Alfonz Moró vicprezidanto, János Patay sekretario, D-ro József Halász respondulo de fakaj aferoj) pri la prepara laboro de la 52a IFEF Kongreso, unuanime akceptis la koncernan laborplanon; firmigis la sloganon de la kongreso: „Europo bezonas fervojon”. La aktivuloj de HFEA, ĉiuj movadanoj klopodis helpi al LKK por la sukceso. En tiu ĉi kongreso János Patay estis honorita per distingo „Honora membro de IFEF”. Krom la ĝeneralaj taskoj, dum la 2003jara asembleo traktis la preparlaboron de la 56-a IFEF-Kongreso aranĝota komune kun la aŭstriaj gekolegoj. La asembleo akceptis la proponitajn membrojn de LKK kaj la laborplanon de tiu IFK. La 56a IEF-Kongreso okazis en la Europa-premia urbo Sopron en j. 2004. Elstaraj okazintaĵoj de la Kongreso estis: Gábor Pál, la gvidanto de VOKE (la hungarlanda sekcio de FISAIC) fariĝis „Honora Membro de IFEF”, La partoprenantoj vizitis la lokon de iama Paneŭropa Pikniko”, kie en jaro 1989 la hungaroj malfermis la landlimon, kaj 10-15 mil personoj - interalie multaj civitanoj de la tiama GDR - libere povis trapasi la landlimon al Aŭstrio, Ja, en la historio de IFEF unuafoje aranĝis kongreson du landaj IFEF-sekcioj, ankaŭ la nacia vespero estis dulanda, vere internacia. El la raportoj de landaj sekcioj oni konstatis, ke la averaĝa aĝo de la membraro altigas, kaj ĉiam pli multe da junuloj mankas el la movado. La IFEF-estraro kvalifikis la 56an IFEF-Kongreson: „Kongreso de la Amikeco”. Ŝajnas, la kongreso denove havis bonan efikon en la hejmlanda Esperantista agado. La 2004a jara asembleo de HFEA konstatis, ke la membroj, grupoj, prezidantaro de HFEA plenumis la taskojn, rezulthave agadis por la celoj de la movado. La asembleo konstatis, ke la organizaĵoj portis rekonon por la asocio. La taksado konstatis, ke inter la senlace laborintaj membroj elstaris: István Gulyás, Alfonz Moró, János Patay, József Cziboly, D-ro Imre Ferenczy, D-ro József Halász, Mária Balogh, Ferenc Phersy, D-ro Imre Pethes, geedzparo Kapcsándi. Kelkaj membroj de HFEA de pli jardekoj havas gravajn postenojn ĉe diversaj Esperanto-asocioj: István Gulyás (vicprez. de IFEF, komitatano „A” por IFEF ĉe UEA), D-ro Imre Ferenczy (prezidanto de UMEA, gvidanto de fervojistaj radioamartoroj), D-ro Imre Pethes (prezidanto de MEM). La prezidantaro de HFEA ĝis la lasta tempo havis bonan kontakton kun la superaj fakaj estroj de MÁV. Lastatempe la Sindikato de Fervojistoj de tempo al tempo pli neglektis la fervojistan Esperanto-Movadon, fine ĝi tute ĉesigis la interkontakton. Pro tio nia asocio sercis novan vojon kaj kreis striktan kunlaboron kun la Landa Kultura kaj Libertempa Asocio de Fervojistoj en Hungario (VOKE), nome landa sekcio de FISAIC. Nia Landa Asocio ricevas multajn moralajn kaj financajn helpojn, subtenojn de VOKE. Nia Landa Asocio havas bonan kontakton kun Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Mondpaca Esperantista Movado (MEM), Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA), „Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay”, kies celo estas vivteni la memoron de Kalocsay konigi kaj disvastigi liajn medicinajn kaj literaturajn agadojn; aperigi liajn postrestitajn manuskriptojn, helpi interesitojn per informoj, dokumentoj, zorgadi pri liaj memoraĵoj. Konsidere je la „Kampanjo 2000” HFEA iris antaŭen por venki la malfacilaĵojn, efektivigi la Zamenhofan ideon, ene de ĝi la celdifinojn de IFEF, kaj per la disvastigo de internaciaj amikecoj, helpi la evoluon de la tutmonda daŭra firma paco. La hungara fervojista Esperanto-movado dekomence entenas neimageble multan laboron, grandajn rezultojn kaj ankaŭ fiaskojn. Oni ne povas denombri konatajn kaj nekonatajn „soldatojn” de la movado, kiuj senlace, altruisme konstruis, evoluigis la movadon, kreis la rezultojn dum la menciitaj jaroj. En jaro 1996 okazis la plej granda doloro por nia enlanda kaj internacia movado, ĉar je la 23an de januaro 1996 mortis la motoro de nia fervojista Esperanto-Movado - eĉ unu de la tuta Esperanto Movado - D-ro István Bácskai (Ocjo Pista), la fondinto de la postmilita hungara Fervojista Esperanto Movado, la fondinto de nia faka revuo Hungara Fervojista Mondo (HFM), kio seninterrompe aperas kvaronjare kun bela eksteraĵo kaj nivela enhavo, altnivelaj fakaj, kulturaj movadaj kaj ceteraj artikoloj. En la jaro 1997 krom la hungaraj fervojistaj esperantistoj multaj legantoj de HFM prirememoris la 40an jaran datrevenon de la revuo, kaj okaze de tiu jubileo HFEA aranĝis festan jarkunsidon. Okaze de tiu jubileo la vivantaj ses fondintaj membroj ricevis honordiplomon, estis eldonita katalogo de HFM pri ĝiaj 40 jaroj. Dank’ al la senlaca agado de fervojista esperantistaro iom progresas la membronombro de HFEA ĝis la fino de la jaro 1999, inter ili troviĝas ankaŭ junuloj (sub 30 jarago); renovigis la fakgrupo en Szombathely. Nuntempe funkcias 11 fakgrupoj. Inter ili Kiskunhalas/Kelebia, Miskolc kaj Tata daŭre elstaras per siaj altaj rezultoj. De jaro al jaro la fakgrupoj aranĝas lingvokursojn, la nombro de la aŭskultantoj varias jare inter 70 - 120 personoj. La Hungara Fervojista Esperanto-Asocio en sia jarkunsido ĉiujare formulas jaran laborplanon, en kiu ĝi difinas la plej gravajn taskojn, farendaĵojn. Inter ili estu menciata kelkaj jene: efektivigi la konkretajn taskojn de „Kampanjo 2000”, kreskigi la membronombron laŭeble per junuloj, altigi la nivelon de la lingvoscio de la membraro, regule aperigi nian fakan revuon HFM altnivele, vigligi la kluban vivon, propagandcele aranĝi ekspoziciojn, aperigi sciigojn pri la movada vivo al ekstera publiko per lokaj gazetoj, radio-kaj televid-stacioj, formigi kaj pli aktivigi la gemelurbajn kontaktojn enlande kaj internacie. Niaj fakgrupoj bone kontaktas kaj kunlaboras kun la lokaj estroj de MÁV, eĉ kun ceteraj enlandaj kaj eksterlandaj fervojistaj Esperanto-fakgrupoj. Nia estraro ĉiam pretas akcepti bonintencajn kritikon. Klare ni vidas ankaŭ niajn mankhavojn, kiuj direktas nian atenton al la pli preciza laboro. Tiel ni povas plej firme prepari nin por la morgaŭ, se ni faros niajn ĉiutagajn taskojn per nia plena kapablo, saĝo kaj entuziasmo. Krom la ĝeneralaj jaraj taskoj okaze de la Kongreso estis kunvokita la asembleo - cetere kio laŭstatute ĉiujare okazas - de HFEA. La delegitoj de la fakgrupoj krom la kutimaj raportoj, el kiuj ili ricevas informojn pri la movadaj aferoj, antaŭ-jara laboro de la estraro, fakgrupoj, financa budgeta situacio kaj pritraktas la formulitan laborplanon. Post la bonsukcesa kongreso, la movado renovigis, la movadanoj kun nova energio plenumis la agadon por la celdifinoj kaj ĉiutagaj taskoj. Por plenumi ĉi tiujn, la estraro de la asocio kun la fakgrupoj kaj movadanoj faris bonan kontakton kun IFEF akordigante al ĝia laborplano por jaroj 2002 - 2010. HFEA jam kelkjare havas rezultohavan kunlaboron kun la landa sekcio de FISAIC (Landa Kultura kaj Libertempa Asocio de Fervojistoj VOKE), nome, de kiu la asocio daŭre ricevas multflankan helpon. Sekve de la kunlaboro ni kune rememoris la 50-jaran datrevenon de FISAIC. HFEA havas rezultoplenan kontakton kun diversaj esperantistaj organizaĵoj. Tiel, kun la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), helpante ĝin, ke ekzistu unueca Esperanto-Movado en nia lando. HFEA havas rekonatajn daŭrajn kontaktojn - krom la efikaj personaj kunlaboroj - eĉ kun ceteraj internaciaj movadoj, organizaĵoj, ekzemple kun Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Mondpaca Esperantista Movado (MEM), Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA). La movadanoj de la asocio helpas la agadon de Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay, kies celo estas vivteni la memoron de Kalocsay. La membroj de HFEA regule partoprenas la kongresojn de IFEF kaj UEA, eĉ ĉiam informas nian tutan kolegaron pri iliaj kongresaj impresoj, spertoj kaj pri la aktualaj internaciaj movadaj aferoj. Jam delonge ekzistas kontaktoj - kiuj bone servas la komunan agadon, la amikigon havigi utilajn konojn - inter la Hungara kaj alilandaj IFEF sekcioj, regule vizitas reciproke unu la aliajn, landajn kongresojn, konferencojn, renkontigojn. La fakgrupoj de HFEA havas bonegajn kaj evoluantajn kontaktojn kun eksterlandaj fervojistaj fakgrupoj, same kolegoj kun kolegoj. Ekzistas ĝemelurbaj kontaktoj, renkontigoj, en kiuj havas elstarajn rezulton la fakgrupo de Tata kun nederlanda kaj germana urboj, kaj la fakgrupo Zalaegerszeg kun slovenaj urboj. La refondita fakgrupo en Szombathely regule partoprenas en la agado de ALP-ADRIA. La fakgrupo de Miskolc sub nomo „Miskolca Societo de Fervojistaj Esperantistoj” jam de multaj jaroj ĉiujare organizas karavanajn ekskursojn al diversaj landoj, bone servante la amikecon, interesigon kaj sferon de homoj. La poŝtistaj esperantistoj - kiuj grupe apartenas al HFEA - kunlaboris por aperigi esperantlingvan informtekston de la enlandaj telefon-libroj; plurfoje ili verkis poŝto-fakajn artikolojn por HFM. La fakgrupoj havas utilajn kontaktojn kun la lokaj fevojistoj kaj aliaj stataj dejorejoj, iliaj estroj, kulturaj, sportaj grupoj, eĉ kun nefervojistaj esperantistaj grupoj. De jaro al jaro ili aranĝas lingvokursojn, la nombro de la aŭskultantoj varias jare cirkaŭ 100 kursanoj. HFEA kaj la fakgrupoj klopodas propagandcele aperigi flugfoliojn kaj uzi ĉiujn eblecojn ĉe la lokaj gazetoj, televid- kaj radiostacioj. En tiu grava afero elstaras la fakgrupoj en Győr, Kiskunhalas, Zalaegerszeg, Miskolc kaj Tata. Fare de Germana Esperanto-Asocio estis fondita Esperanto Kleriga Centro en la urbo Herzberg (Germanio), kie la eksprezidanto de IFEF, Joachim Giessner vivis, kaj laboris. Ni fieras, ke en la centro de tiu laboras eĉ hungara instruistino. La menciita asembleo krom la taskoj de la kongreso, taksante la tutan agadon, determinis la sekvajn: • Venki la malfacilaĵojn, • efektivigi la sloganon de IFEF: „la reloj kunligas la landojn, Esperanto la popolojn”, • atingi la rezultojn de la ĉiutagaj taskoj de fervojistaj esperantistoj, • realigi la rekonon de Esperanto, • kreskigi la membronombron de HFEA, • helpi la rekonon de FISAIC, • efektivigi la celojn de la fervojista, ĝenerala esperantista kaj humanisma, paca movadoj, • pere de ili, helpi la evoluon de la homaro, la internacian amikigon, la daŭre firman pacon. Taksante tiujn, 51 elstaraj aktivuloj ricevis diversgradajn distingojn. Inter la distingitoj kelkaj ricevis du, eĉ pli distingojn. Estu permesata mencii kelkajn indikojn pri la distingoj sen la mencio de la koncernaj nomoj: „Pro Esperanto” entute dekunu membroj, „Honorinsigno de HEA” entute 41 membroj, „UMEA - premio” unu membro, „Zamenhof memormedalo” unu membro, „Pro Sindikata Laboro - ora grado” entute kvin membroj, „Pro Sindikata Laboro - argenta grado” unu membro, „Honorinsigno de MEM” kvar membroj, „Pro Internacia Paco”- n unu membro, „Pro Socialisma Kulturo”-n unu membroj, „Ora medalo de FISAIC”- on unu membro,, „Bronza Memormedalo”-n unu membro, „Homorinsigno de Esperanto Asocio de GDR” unu membro, „Honora Membro de IFEF” unu membro, „Honora Membro de UEA” unu membro. Bedaŭrinde inter ili jam pluraj ne vivas. Dum la pasintaj kvindek jaroj de HFEA ni rikoltis ne nur sukcesojn, sed ankaŭ gravaj perdoj plagis nian movadon. El nia membraro proksimume cent mortis; inter ili multaj, kiuj estas granda perdo ne nur por la enlanda movado, eĉ internacie. Kun granda estimo ni klinas kapon antaŭ la memoro de niaj mortintoj, pietate ni memoras pri ili kaj ni konservas ilian memoron. Ŝajnas, ke la agado de HFEA rezultohave formigos, la personaj vizitoj de la estraranoj ĉe la grupoj evoluigas la movadon.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]