HTML5-a audio
El Vikipedio
HTML-a audio estas elemento enkondukita en HTML5 por aŭskultigi sonon aŭ muzikon en retpaĝaro sen la devo instali apartan kromprogramon en la foliumilo.
Ekzemploj [redakti]
Jen kelkaj ekzemploj pri <audio>-etikedo. La unua enhavas la sonon en nur unu formato. Se la foliumiloj ne subtenas la etikedon, la notita teksto aperos.
<audio src="sono.ogg" controls> Via foliumilo ne subtenas la etikedon audio. </audio>
La aldonita <source>-etikedo servas al la difino de alternativaj dosieraj aranĝoj. Se foliumilo ne povas aŭdigi dosieron laŭ la unua aranĝo, ĝi provos aŭdigi la sekvan.
<audio controls> <source src="sono.wav" type="audio/wav"> <source src="sono.ogg" type="audio/ogg"> <source src="sono.mp3" type="audio/mp3"> Via foliumilo ne subtenas la etikedon audio. </audio>