Ha! Se mi scius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ha! Se mi scius
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ha! Se mi scius estas libro 96-paĝa organizita de Rose dos ANJOS kaj verkita de pluraj spiritoj. La tuta titolo estas "Ha! Se mi scius ke la vivo ne finiĝas en la tombo! Ke la vivo plu daŭras! Kiel ĉio estus estinta pli facila!" kaj ĝi bone resumas la enhavon. Dudek kvin spiritoj, elkarniĝintaj antaŭ nelonge, raportas pri la alveno al la transmondo, pri sia unua impreso, kiel ili eksciis ke ili estas mortintoj, kion ili nun faras, ktp. Estas tri aliaj aŭtoroj, sed ĉiuj identiĝas per unu nura nomo, ĝenerala la antaŭnomo, kaj unu el ili nur per la litero K.