Haĝi Murat (novelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Haĝi Murat (ruse: Хаджи-Мурат) novelo verkita de Lev Tolstoj de 1896 ĝis 1904 kaj eldonita post lia morto en la jaro 1912. Ĝi estas la lasta verko de Tolstoj. Temas pri iu Haĝi Murat, Ĉeĉena rebela estro kiu, pro motivoj de persona vengemo, faras malfacilan aliancon kun la rusoj kontraŭ kiuj li antaŭe estis batalanta.

Inspiro[redakti | redakti fonton]

Verŝajne, ke Tolstoj unue aŭdis pri la historia Haĝi Murat dum li armee posteniĝis en Kaŭkazio, laŭ leteroj kiujn li skribis al sia frato Segei. La kardon priskribitan en la malfermo de la historio fakte trovis Tolstoj proksime al sia kampara bieno; ĝi stimulis lin memori tiun homon kaj verki rakonton pri li. La temo luktadi restante lojala resonadis en Tolstoj, eĉ kvankam lia sanstato estis malbona; postaj leteroj indikas, ke tiu verkado donis al li mallongan momenton energian. Ĝuste dum la aŭtoro luktis kun sia proksima morto, lia longa meditado pri la koncepto de individuo rifuzanta cedi al la postuloj de la mondo helpis lin kompletigi la verkon, kvankam li mem havis nenian inklinon ĝin eldonigi kaj koncernigis sin nu pri ĝia kompletigo. Aldone al la temo rezistado, estas multaj aliaj ideoj troveblaj en la novelo, kia determinismo; tio eĥas la ĉefan verkon de Tolstoj Milito kaj paco. Eĉ pli klara temo estas la lukto inter eŭropigita Rusio kaj islama Ĉeĉenio, la klasika temo Oriento kontraŭ Okcidento trovata en rusa historio kaj multaj rakontoj kaj romanoj (kaj kiu denove pertinenta pro la kurantaj eventoj en Ĉeĉenio kaj Rusio). La verko tre similas al verko de Aleksandr Puŝkin, La filino de la kapitano en tio ke ĝi estas realisma (pli precize, histori-fikcia) verko bazita sur realaj homoj kaj eventoj kaj havas similan direkton, kvankam la ĉefroluo ne trafas la saman finon.

Resumo de la intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La rakontanto enkondukas la rakonton per siaj komentoj pri premrompita, sed ankoraŭ vivanta kardo (simbolo por la ĉefrolulo), kiun li trovas en kampo, post kio li komencas rakonti la historion de Haĝi Murat. Murat estas separatista makisano malamikiĝinta kun la propra komandanto, kiu iamfine sin aliancas kun la rusoj esperante per tio savi la familion.

La rakonto malfermiĝas per fuĝado far Murat kaj du liaj sekvantoj for de Ŝamil, komandanto de la ĉeĉenoj kiuj militas kontraŭ la rusoj. Ili trovas rifuĝejon en la domo de Sado, lojala subtenanto. Tamen la vilaĝanoj ekscias pri lia ĉeesto, kaj li devas denove forkuri. Lia leŭtenanto sukcesas kontakti la rusojn, kiuj promesas renkontiĝi kun Murat. Li iamfine alvenas ekster la fuorton Vozdviĵenskaja por aliĝi al la rusaj militistoj, esperante iamfine venki Ŝamil-on.

Antaŭ lia alveno, malgranda bataleto okazas kun iuj ĉeĉenoj ekster la fuorto, kaj juna viro nomita Petruĥa Avdejev pafite mortas. La rakontanto dediĉas ĉapitron al Petruĥa, kiu nehavanta infanon aniĝis al la militistaro anstataŭ la frato kiu havas familion. Lia patro tion bedaŭras, ĉar li estas tiel pli bona laboristo. Kvankam la familio lin mornas, lia vidvino iom feliĉas, ĉar ŝi gravediĝis kun infano de alia viro.

Dum sia ĉeloĝo ĉe Vozdviĵenskaja, Murat amikiĝas kun Princo Semjon Voroncov, ties edzino Maria, kaj lia filo, kaj gajnas la bonvolemon de la soldatoj tie postenigitaj. Ili kaj miras je lia fizika figuro kaj famo, kaj ĝuas lian gastadon trovante lin honesta kaj morala. La geVoroncovoj donacas al li poŝhorloĝon kiu lin fascinas.

La kvinan tagon de la ĉeloĝado de Murat, la adjutanto de la guberniestro ĝenerala, Loris-Melikov, alvenas kun ordonoj surpaperigi la historion de Murat, kaj la leganto lernas iom de ties historio: li naskiĝis en la vilaĝo Celmes kaj junaĝe fariĝis intima kun la lokaj ĥanoj ĉar lia patrino estis la mamnutristino de la rojala familio. Kiam li havis dek kvin jarojn iuj kredantoj je muridismo envenis la vilaĝon postulantaj sanktan militon kontraŭ Rusio. Murat komence rifuzas, sed post kiam oni sendas sciulon klarigi kiel aranĝiĝos la afero, li hezite konsentas. Tamen, dum la unua konfrontiĝo, Ŝamil — tiam leŭtenanto por la kontraŭrusaj islamanoj — embarasas Murat-on kiam li iras paroli kun la estro Gamzat. Gamzat iamfine lanĉas atakon kontraŭ la ĉefurbo de Ĥunzaĥo kaj mortigas du rus-amikajn ĥanojn, prenante al si regon super la ĉeĉenoj. La buĉo de la ĥanoj kontraŭigas Haĝi-on kaj lian fraton kontraŭ Gamzat, kaj ili iamfine sukcesas trompi kaj mortigi lin, igante liajn sekvantojn forfuĝi. Bedaŭrinde, la frato de Murat estis mortigita dum la provo, kaj Ŝamil simple ekanstataŭas Gamzat-on kiel ĉefo. Li alvokas Murat-on aniĝi al lia kampanjo, sed Murat rifuzas ĉar Ŝamil kulpas pri la sango de lia frato kaj de la ĥanoj.

Kiam Murat aliĝas al la rusoj, ili, konsciaj pri lia statuso kaj marĉandlerto, taksas lin perfekta ilon kontraŭ Ŝamil. Tamen, la planojn de Voroncov fuŝas Ĉerniŝov, princo al li ĵaluza, kaj Murat devas restadi en la fuorto ĉar al la imperiesto diritas ke li eble estas spiono. La rakonto longete flanktemas kaj Tolstoj bildigas Nikolaon 1-an de Rusio, montrante ties virineman kaj snoban kartakteron, aldone lian ĝuadon terurigi siajn subulojn.

La imperiestro ordonas atakon kontraŭ la ĉeĉenoj, kaj Murat restas en la fuorto. Dume, la edzinon kaj infanojn de Murat estas kaptinta Ŝamil, kaj la plejaĝan filon Jusuf li ĵetigis en puton kun aliaj krimuloj. Konstatinte sian situacion (nek fidata de la rusoj estri armeon kontraŭ Ŝamil, nek pova reiri al Ŝamil ĉar tiu lin mortigus) li decidas ekfuĝi el la fuorto por kolekti virojn por savi la familion...

Ĉi-punkte la rakonto tempe antaŭensaltas ĝis la alveno de grupo de soldatoj al la fuorto, portantaj la detranĉitan kapon de Murat. Dum Maria Dimitrijevna — kamaradino de la oficiroj kaj amiko de Murat — prikomentas la kruelecon de viroj dum militoj, la soldatoj rakontas la historion de la morto de Murat. Li estis elirinta la fuorton kaj trompeskapis la kutiman rusan eskorton kun triopo de siaj leŭtenantoj. Eskapinte ili renkontis marĉon netransireblan, kaj sin kaŝas en veprejo ĝis la mateno. Iu maljunulo ekssekretigas ilian pozicion, kaj Karganov, la soldatoj, kaj kelkaj kozakoj sin ĉirkaŭigis ĉirkaŭ la lokon. Haĝi kaj liaj viroj sin armigas kaj komencas pripafi la soldatojn, brave mortante. Haĝi mem, kiam liaj viroj estas jam mortigitaj, alkuras la pafadon ŝtopinte la mortigajn vundojn en sia korpo per ĉifono. Dum li pafas sian lastan kuglon, lia vivo fulme memoriĝis al li, kaj la soldatoj pensas lin morta; li sin eklevas kvazaŭ por daŭrigi la atakon kaj falsterniĝas. Venkintaj, la rusaj soldatoj lin prenas kaj senkapigas. La najtingaloj, kiuj ĉesis kantadi dum la batalo, rekomencas.

La rakontinto finas per remencio de la kardo.