Haĝo
Haĝo (arabe الحج) estas unu el la kvin kolonoj de islamo. Ĝi estas pilgrimado al Mekao kiun ĉiu islamano devas fari almenaŭ unufoje en la vivo, se iel ajn eblas. Haĝo okazas dum la dekdua monato de la islama kalendaro. Du milionoj da homoj el ĉiuj partoj de la mondo pilgrimas al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas la Kaabo. Ĉiu, kiu faris haĝon rajtas nomi sin "haĝulo" aŭ Haĝi kaj porti verdan turbanon.
-
la ebenaĵo de Arafat dum la tago de Haĝo -
Pilgrimoj ĉirkaŭmarŝas dum Haĝo en Kaaba.