Haŭbizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj 155mm haŭbizoj M-198 dum ekzerco la 20-an de novembro 2000 en UAE

Haŭbizo estas armilo kiu apartenas al la artileriaj armiloj, sed diference de la kanonoj, kiuj pafas kontraŭ la celo laŭ rekta linio, la haŭbizo pafas kun pli granda elevacio.

Difino

Haŭbizo estas artileria sistemo kun proporcie mallonga paftubo (kalibro 15-30) kaj do eĉ kun negranda paftuba rapideco de obuso (300-600 m/s). Ĝi estas destinita precipe por nerekta pafado, pro kio ĝi havas grandan amplekson de elevacio (preskaŭ 70°). La pafdistanco estas tiurilate pli granda ol ĉe la kanonoj.

Rilataj temoj