Haŭlado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haŭlado per tirbestoj
Haŭlado per homoj

Haŭlado signifas la trenadon de ŝipoj sur kanaloj aŭ riveroj per homoj, tirbestoj aŭ poste sur mallongaj distancoj (antaŭ kluzoj) ankaŭ per lokomotivoj (haŭlolokomotivoj) – ekz. ĉe la Panama kanalo. Oni haŭlis la ŝipojn kutime nur kontraŭflue; laŭflue la ŝipoj drivis pro la fluo aŭ la vento.

Ekzemplo de haŭlvojo ĉe la kanalo de Chesapeake en Ohio en Usono
Haŭlvojo tajlita el la roko (komunumo Bouziès) sur la rivero Lot

Haŭlisto estas nomataj esperante ankaŭ burlako de la ruslingva vorto "burlak" (ruse бурла́к). HaŭlvojoTirpado estas vojo aŭ migrovojo sur kiu oni haŭlas.

La metodo ludis grandan rolon antaŭ la enkonduko de vaporŝipoj.

Estis necesa preparita vojo sur minimume unu flanko de la akvovojo. Hodiaŭ ĉi tiuj vojoj estas komfortaj biciklovojoj.

Haŭlado ĉe la Rejno[redakti | redakti fonton]

Haŭlŝipo antaŭ Bonn kaj Siebengebirge, kuprogravuraĵo de 1852

La haŭlado laŭlonge de la Rejno estas dokumentita ekde la 8-a jarcento. La konstruado kaj tenado de la haŭlvojoj kaj la haŭlservo estis transloke organizataj. Servistoj tiris la ŝipojn kontraŭflue per longa ŝnurego fiksita ĉe masto sur la antaŭa ŝipo. Parte oni ankaŭ ŝovis la ŝipojn per longaj stangoj. Pro la inerteco de la larĝa rieverego ofte sufiĉis 7 ĝis 10 viroj aŭ 1 ĉevalo por kargo de 10 ĝis 15 tunoj. Por 100 tunoj da kargo oni bezonis dek ĝis dek du ĉevalojn. Ĉe lokoj kun forta fluo oni bezonis pli ol ducent virojn por la haŭlado de kargoŝipo. Antaŭ tiu ĉi tempo ankaŭ la romianoj haŭlis.

Kelkloke, ekz ĉe Schröck (hodiaŭ Leopoldshafen/Baden), haŭlvojoj tute mankis kaj oni devis stange peli aŭ vadi tra malprofunda akvo.

La tenado de la haŭlvojoj, kiuj ofte nur konsistis el mallarĝaj bastondigoj, ofte kaŭzis plendojn. Je la norda Suprarejno la haŭlado estas dokumentita ĉe Nieder-Ingelheim ekde 1385.

Je lokoj kun vere forta fluo (ekz. sub pontoj) oni foje utiligis lokfiksitajn vinĉojn, kiel la ŝiptrenilo ĉe la Ŝtona Ponto en Regensburg.

La ekesto de la ĉeno- kaj vaporŝipiro samkiel la fervojo meze de la 19-a jarcento superfluigis la haŭlistan profesion.

Volgohaŭlistoj (aŭ Burlakoj ĉe Volgo), 1873
(pentraĵo de Ilja Repin)

Haŭlado ĉe la Volgo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ĉe la Volgo oni haŭlis. La haŭlistoj nomiĝas en la rusa lingvo burlak (бурла́к). La haŭlistoj kutime estis pruntlaboristoj, kiuj pro certa haŭlkomisio libervole kuniĝis al kooperativo. La rusa pentristo Ilja Repin kreis per sia pentraĵo La Volgohaŭlistoj memoraĵon por la ŝiptrenistoj. Krome ekzistas internacie konata kanto pri la volgohaŭlistoj (Ej, uchnjem).

Dumjunece avo de verkisto Maksim Gorkij laboris kiel burlako.

Specifa haŭlado, laboro[redakti | redakti fonton]

Se la ŝipo haltis ekz. sur sablorifo, oni transportis parton de la ŝarĝo al la riverbordo. Se la ŝipo liberiĝis kaj oni povis ĝin plu haŭli, oni poste reen-ŝarĝis la ŝipon aliloke.

Se la ŝipo ne estis tirebla pro neuzebleco aŭ manko de haŭlvojo oni boatis riversupren kun ankro kaj longega ŝnurego kaj tie fiksis la ankron kun la ŝnurego. Oni kunligis ĉiun ŝnuregon kaj tiel atingis eĉ longon de 1 km. La finon de la ŝnurego tiris la matrosoj sur la ŝipo, tiel fakte ŝovante la ŝipon sub ili. Tion oni ripetis kiel necese.

Kiel supre skribita, se haŭlvojoj tute mankis, oni devis ankaŭ per stango ŝovi la ŝipon aŭ vad-haŭli en malprofunda akvo.

Oni povas imagi ke homo fizike laboranta por antataŭigi laborbeston estas de la plej malalta tavolo en la laborista kaj do socia hierarkio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Günter Stein: Stadt am Strom, Speyer und der Rhein, Kapitel Treideln, S. 25-28, Verlag der Zechnerschen Buchdruckerei, 1989, ISBN 3-87928-892-5

Iama haŭlvojo ĉe la Ruhr (Germanio), hodiaŭ uzata kiel biciklovojo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Retaj ligigoj[redakti | redakti fonton]