Haŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de homa haŭto

Haŭto, parto de la tegumenta sistemo, estas ekstera membrano, kiu tegas la korpon de homo (t.e. epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj grashava tavolo) aŭ simila membrano ĉe bestoj (vertebruloj; senvertebruloj havas epidermon) aŭ plantoj (pli ofte epidermo).

En diversaj homoj kun etnaj diferencoj, la haŭto estas la nura parto de la korpo kiu estas malsama. La kolorojn oni kutime nomas "nigra" kaj "blanka", sed ili estas efektive pli similaj ol tiuj du kontrastoj, do bruna kaj helrozkolora.

Strukturo de la haŭto

Tavoloj de la haŭto
1. Epitelio (korneca tavolo), 1. + 2. Epidermo, 3. Dermo, 4. Hipodermo

La epidermo, epitelia histo, estas 0,2 milimetrojn dika kaj enhavas la pigmentĉelojn. Plej supre korneca tavolo.

La dermo, konektiva histo, estas 1–2 mm dika kaj enhavas la ŝvitglandojn kaj la sebajn glandojn.

La hipodermo, grasa histo, estas 2,5 mm dika ĉe la mandorso, 5 mm ĉe la brako, 10 mm kaj pli ĉe la ventro. En la ĉeloj de la hipodermo estas stokita graso.

pH

La pH (potenco hidrogena) de la haŭtsupraĵo ĉe sanaj homoj troviĝas inter pH 4 kaj pH 7, la meza valoro estas pH 5-6, ĝi dependas de la nombro de la ŝvitglandoj en la korporegiono.

Taskoj de la haŭto

El ŝvito kaj sebo estiĝas la hidrolipida protekta membrano kontraŭ organikaj substancoj kaj bakterioj. La haŭto mem protektas kontraŭ mekanikaj efikoj, kaj ultraviola radiado. La graso en la subhaŭta konektivo izolas kontraŭ varmeco kaj malvarmeco, ĝi estas ankaŭ energistoko. La korpovarmo restas konstanta per komunikado de mezurantaj ĉeloj kaj la cerbo. Kiel la reno la haŭto estas ekskreciada organo de akvo kaj solvitaj substancoj. Se granda parto de la haŭtsurfaco detruiĝas, okazas memveneniĝo de la korpo. Kiel spirorgano ĝi ne estas grava por la korpo, sed por la oksigenbezono de la haŭto mem, proksimume 1% de la pulmo. Tre grava estas la palposenso.

La mukozo (muka histo) tegas la kavajn organojn, generajn organojn, nazon, buŝon kaj inteston.

Parazitoj

La plej konataj parazitoj de la haŭto estas la pulo, skabio kaj pediko (homlaŭso).

Haŭtmalsanoj

Hipopigmentiĝo estas manko de melanino: vitiligo kai albinismo

Hiperpigmentiĝo estas pigmentiĝo super la normala kvanto: lentugo estas ekzemplo de loka hiperpigmentiĝo.

Nevuso: brunaj, ruĝaj aŭ bluaj makuloj aŭ tuberetoj

Ekzemoj estiĝas pro troa agado de la haŭto kontraŭ aganto (nutraĵo, koloro, metalo, sapo k.a.) kaj manifestiĝas per ruĝiĝo (akuta ekzemo) ĝis kronika ekzemo (vundkrusto).

Pustulo estas kaveto, kiu enhavas puson.

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke Skemo de la haŭto (franca) greke La haŭto kaj ĝiaj problemoj (franca) greke Medicina Irano (persa)