Aglo de Haast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haasta aglo)
desegno pri la imagita aspekto de la aglo

La Aglo de Haast aŭ Haast-a aglo (Harpagornis moorei) estas formortinta, grandega aglo-simila rabobirdo, kiu elevoluiĝis en la Suda insulo de Nov-Zelando dum la plejstoceno. Ĝia nomo venas de la malkovrinto: la specion priskribis unuafoje Julius von Haast, en 1872.

Ĝi estis grandega birdo: la masklo pezis ĉirkaŭ 10 kg, la femalo ĉirkaŭ 13 kg ( seksa dimorfismo); ĝia enverguro atingis la 3 m.

Ĉar sur du insuloj de Nov-Zelando la mamulojn reprezentis vespertoj, mankis eĉ grandaj reptilioj, tiel plimulto de la vertebruloj estis birdoj. La aglo de Haast estis verŝajne la pinto-predisto de la ekosistemo, ĝi ĉasis la neflugkapablajn moaojn.

La grandega aglo ekzistis antaŭ la enmigrado de maorioj (11-a jc.) sed mankis ĉe alveno de la eŭropanoj en la 18-a jc. Ĝi plej verŝajne formortis dum la 15-16-aj jarcentoj pro malvenko en konkurado kun la homoj.

Laŭ plej novan DNA-esploroj, ĝia plej proksima parenco estas la 1 kg-a aŭstrala nanoaglo (Hieraaetus morphnoides).