Habelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la biblia personaĵo Habelo. Pri la insuleto de la norda maro vidu la artikolon Habel.
Habelo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 4
Informoj
Eble sama Habelo laŭ Islamo
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio sen valoro
Mortigita de Kaino
Okupo ŝafisto
Patro Adamo
Patrino Eva
Gefratoj KainoSet • Awan • Azura • Aclima
Edzo/Edzino Aclima
vdr

Habelo laŭ Genezo (Biblio) estis (verŝajne la dua) filo de Adamo (Adam) kaj Eva (ĉap. 4).

Kaino kaj Habelo

Li estis ŝafpaŝtisto, do malsovaĝiganto de bestoj (aŭ praido de malsovaĝigantoj); kontraŭe lia pli aĝa frato Kain estis terkultivisto. Kiam ambaŭ oferis al Dio el siaj produktoj, ial la ofero de Kain ne estis akceptita, sed tiu de Habelo jes. El tio legende fontis konflikto inter terkultivistoj kaj brutar-bredistoj. Certe ĝi interrilatas kun la pozicio de ŝafoj aŭ ŝafidoj kiel simboloj de ofero en kristanismo.

Laŭ iuj tio estis la komenco de la disputo inter vegetaranoj kaj nevegetaranoj.

En la Londona Biblio estas Habel (Gen 4).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Abelanoj