Habib Burgiba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bourguiba 1960.jpg

Habib Burgiba (en araba, حبيب بورقيبة Ḥabīb Būrqība, ankaŭ konata laŭ la transkribo en franca Habib Bourguiba) (Monastir, 3-a de aŭgusto de 1903 - samloke, 6-a de aprilo de 2000) estis politikisto kaj prezidento de Tunizio inter la jaroj 1957 kaj 1987.

Advokato, Burgiba kliniĝis tuj al sendependisma naciismo. Pro sia politika aktiveco li estis enkarcerigita foje kaj finfine li rifuĝis en Kajro en 1946 kaj poste en Usono. Li pluestis politikisto kaj en 1954 estis elektita por negoci la sendependecon disde el Francio. En 1956, li estis elektita ĉefministro kaj en 1957 starigis la Respublikon Tunizian, kies unua prezidento li estis post elpostenigo de la bejo Muhamad la 8-a al-Amin. Lia regado estis proksima al Francio kaj Usono, kaj klopodis okcidentigi la landon sen perdi ties islamajn kaj arabajn devenojn. En 1975 la parlamento elektis lin "porviva prezidento". Maljunaĝo kaj sanproblemoj (frenezo) permesis, ke lia ĉefministro, Zine El Abidine Ben Ali realigu puĉon kun apogo de la armeo kaj elpostenigis Burgiba, kiu estis malliberigita hejme ĝis sia morto.