Habsburga monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Habsburga monarkio ĉirkaŭ 1789
Mapo de Aŭstrio-Hungario ĉ. 1900

La Habsburga monarkio (aŭ ankaŭ "Habsburga imperio", "Aŭstra monarkio", "Danuba monarkio" aŭ simile) estas neoficiala nomo por la aro de landoj kaj teritorioj en Eŭropo, kiujn regis la aŭstria branĉo de la dinastio de Habsburgoj kaj iliaj idoj el la habsburga-lorena dinastio inter la jaroj 1276 kaj 1918. Metropolo kaj ĉefurbo kutime estis Vieno sed Prago estis ĉefurbo de 1583 ĝis 1611. Dum pluraj jarcentoj la habsburga monarkio ne estis unu ŝtato, sed aro de ŝtatoj kaj ŝtatetoj ligitaj per komuna reganto en persona unio. Nur en 1804 ĝi estis formale unuigita en unu ŝtaton, la Aŭstra imperio, kiun en 1867 postsekvis la imperio Aŭstrio-Hungario. La monarkio finiĝis en 1918 per la Novembra Revolucio en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario, kaj la teritorio dividita al pluraj respublikoj.

Dinastioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Habsburgoj.

Habsburgo

La dinastio devenas el Svisio en la kastelo Habsburgo. Rudolfo la 1-a estis la unua habsburga monarko. Maria Tereza de Aŭstrio estis la lasta habsburga monarko.

Habsburgo-Loreno

Jozefo la 2-a estis la unua habsburgo-lorena monarko. Karolo la 1-a (Aŭstrio) estis la lasta habsburgo-lorena monarko.

Historio

Dum mezepoko estis la arkiduklando Aŭstrio. En 1526 Ferdinando la 1-a akiris ĉeĥan kaj hungaran kronojn. En 1804 estiĝis la Aŭstra imperio. En 1918, la Habsburga Imperio disfalis.