Hackerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hackerberg, hungare Vághegy [vAghedj], kroate Stinjacki Vrh estas malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing. Berg kaj hegy signifas: monto.

Bazaj informoj

Situo

Hackerberg troviĝas laŭ negrava flankovojo (dum la hungara erao ĉe la aŭstra landlimo.

Historio

Post la mezepoko rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1910 vivis en la komunumo 488 homoj (271 germanoj, 214 kroatoj, 2 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Vághegy apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Hackerberg 384 homoj (306 germanoj, 58 kroatoj, 4 hungaroj kaj aliaj).

Fontoj

  • germana Vikipedio
  • http/adatbazis.mtaki.com
  • http/maps.google.com