Hademar Bankhofer

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hademar BANKHOFER (aŭtoro) naskiĝis la 13-an de majo 1941 en Klostronovburgo, Malsupra Aŭstrio, li estas aŭstra ĵurnalisto precipe pri sanecaj temoj.

La aŭstra medicinĵurnalisto Hademar Bankhofer estas aŭtoro de multnombraj libroj. Sian konatecon li atingis ĉe multaj magazinaj elsendoj de televidaj stacioj en Aŭstrio (ORF = Aŭstria Radio-Televizio) kaj en Germanio.

Li skribas regule kolumnojn en la munkena Abendzeitung (Vespera Gazeto) kaj ankaŭ en Neue Ruhr-Zeitung (Nova Ruhr-Gazeto). Bankhofer edziĝis en 1968 kaj estas patro de unu filo kaj avo de du nepoj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj