Hadinec
| Hadinec | |
| germane: Ottendorf | |
| pereinta municipo | |
|
Hadinec, poŝto, foto 1929
|
|
| Oficiala nomo: Hadinec | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Hradec Králové |
| Distrikto | Rychnov nad Kněžnou |
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
| Montaro | Orlica montaro |
| Situo | Hadinec |
| - alteco | 750 m s. m. |
| - koordinatoj | 50°12′10″N 16°31′36″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.20278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.20278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
Hadinec (Ottendorf) - estas eksa montara vilaĝo en valo de rojo sur sudorienta deklivo de Anenský vrch, estiĝinta pro koloniigo de rokytnica sinjorujo en la 17-a jarcento.
En la jaro 1937 estis ĉi tien transportita kapelo de sankta Anna el montopinto de Anenský vrch. Post la dua mondmilito ĝi tute ĉirkaŭkreskis per arbaro (hodiaŭ tio estas naturrezervejo Černý důl). Al la kapelo kondukas mallonga markita pado el disvojiĝo sub Hadinec.
Inter la mondmilitoj kondukis tra Hadinec, tiam Ottendorf, montara vojo de Jirásek. Eble nenia tiama turisma libro forgesis mencii pri tiu ĉi vilaĝo. Aŭ pro belegaj vidoj, kiuj estas el Hadinec ĝis hodiaŭ aŭ pro "pura kaj simpla gastigejo de Kastner", kie "ili konas eĉ ĉeĥe" (Chyský, Orlica montaro, 1913). Ottendorf estis tiam "malgranda germana vilaĝo proksimume kun 70 loĝantoj. Tre bona ties gastigejo kun du ĉambretoj kaj 5 litoj, kiuj povas esti plimultigitaj je pluaj 2 en teretaĝo kaj je kelke da pajlolitoj en subtegmentejo akceptos nur dum rikolto pli grandan nombron de turistoj." (Chyský, Orlica montaro, 1922).