Haecceitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

'Haecceitas, el la latina lingvo "haec" (tiu ĉi) kun la subintencitas “res” (aĵo)[1], litere signifas “ĉi tiu aĵo” aŭ “esti individuigata", "esti determinata aĵo" aŭ “ĉi tiu kaj ne alia”, aŭ “ĉi tie kaj nun” (hic et nunc) en tiu ĉi spaco-tempo. Ĉi tie haecceitas estas esperantigita per “tiuĉieco”.

Haecceitas signas la limon trans kiu la racio ne kapablas esplori: la filozofio, nome la racio, sukcesas determini la individuecon kiel principon, sed ne sukcesas racie pli diri pri la unuopa aĵo.

Origino kaj evolucio de la koncepto haecceitas (tiuĉieco)[redakti | redakti fonton]

La termino devenas el la skolastika medio, pliprecize el Duns Skoto[2] kiu estis la unua uzanto de tiu vorto kaj priskribis ties nocion. La nocio estis diskutata kaj kritikata, sed ĝi provokis gravajn konsekvencojn ankaŭ en la kristana teologio

La vorto reaperas en verkoj de filozofoj de la 20-a jarcento de la ekzistadismaj skoloj. Iuj similigas al “Tuiĉieco” la germanan Dasein de Heidegger, kiu tamen en ĉi kazo ĝi ŝanĝiĝus al “esti” (en la mondo).

La moderna analiza filozofio alproprigas tiun vorton-koncepton, kiu tamen ĉi-kaze aludas al propraĵo en kiu oni vidas la identecon kun si mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Deleuze, Gilles and Felix Guattari. 1991/1994. "What is Philosophy?". Trans. Hugh Tomlinson and Gregory Burchell. New York: Columbia University Press, 1994.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen iuj opinias pli korekte ke etimologie la vorto komponiĝas de “ecce” (jen) kaj la subintencita "res"
  2. Le principe d'individuation (De principio individuationis), Vrin, 2005.