Haenyeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Korea alfabeto 해녀
Ĉina skribo 海女
Reviziita transskribo Haenyeo
McCune-Reischauer Hae'nyŏ
Esperanta transskribo Haenyo
v  d  r
Information icon.svg

La Haenyeo-j aŭ Haenyŏ-j (koree: 해녀 aŭ 海女; mar-virino) estas virinoj, kiuj laboras naĝanta senspire en la maro, en la provinco de Jeju-do, en Koreio. Ili formas matriarkan socion.

Ĝis la fino de la 19-an jarcento, naĝi por trovi konkoj precipe estis rolon de viroj. Tio laboro ĉesis esti profitebla, kiam ili ekdevis pagi imposton por tio laboro, dum la virinoj ne. La virinoj eklaboris en la maro (tio, kio estis juĝata malaltan laboron), kaj, pro la granda dependeco de la insulo por la marproduktado, ili fariĝis la ĉefaj mon-alportantoj de la familio. Koncekvente, ili fariĝis la famili-ĉefoj.

Tio ĉi evoluo kontraŭis la Korean Konfuceismon, kio tradicie rigardas la virinojn kiel subulinoj. Do la Seula administrantaro, intencis (malsukcese) malpermesi la virinojn naĝi, argumentante ke ili montris sin nudaj.

La Haenyo-j estas elprovitaj apneistinoj, ili povas ŝtopi ilian spiradon dum du minutoj, kaj malsupreniri ĝis dudek metroj sub la maro. Ili laboras malgraŭ la danĝeroj de la maro : ŝarkoj kaj meduzoj.

Post la fino de la 1970-aj jaroj, la eksportado de marproduktoj ĝis Japanio pliriĉigis la mar-virinojn. Ili povis ripari ilian domon, aĉeti novan domon en la urbo kaj sendi siajn filinojn en lernejo.

Dume, tio estas kaŭzo de la malapero de la profecio, ĉar la filinoj preferas labori en la turisma industrio de la insulo, aŭ en urbegoj. En 1950, ili estis 30 000. En 2003, ili estis 5 650 (85% estis pli ol kvindek-jara).

La nombro de Haenyo-j malpliiĝas kaj la viroj trovas plifacile laboron dank'al turismo, la futuro de tio matriarka societo ŝajnas malcerta.

Dosieroj[redakti | redakti fonton]