Hafizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hafiz)
Hafizo
Detalo de portreto el 18a-jarcenta persa manuskripto de La Divano
Detalo de portreto el 18a-jarcenta persa manuskripto de La Divano
Persona informo
خواجه شمس‌الدین محمد حافظ شیرازی
Naskiĝo 30-an de novembro 1324 (1324-11-30)
en Ŝirazo, Muzaffarids of Iran
Morto 30-an de novembro 1388 (1388-11-30) (64-jaraĝa)
en Ŝirazo,  Timuridoj
Tombo Tombo de Hafizo vd
Religio islamosunaismosufiismo vd
Etno Persoj vd
Lingvoj persataĝikaaraba vd
Ŝtataneco Muzaffarids of Iran • Timuridoj vd
Profesio
Alia nomo حافظ vd
Okupo poeto • kantotekstisto • verkisto vd
Aktiva en Persio vd
Verkado
Verkoj The Divān of Hafez vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La nuntempa plialtigata tombo de Hafizo en 2009.
Geometriaj arabeskaj emajlokaheloj sur la kupolplafono de la Tombo de Hafizo en Ŝirazo.

Ĥŭaĝeh Ŝams al-Din Muhammad Hafez-e Ŝirazi (perse خواجه شمس‌الدین محمد حافظ شیرازی, konata laŭ sia plumnomo Hafez[1] (perse حافظ, Ḥāfeẓ) aŭ Hafizo nask. en Ŝirazo inter 1310 kaj 1337 kaj plej verŝajne vivanta en 1325/26–1389/90)[2], estis mistika persa poeto, kiu "laŭd[is] la ĝuojn de amo kaj vino [sed] celis ankaŭ religian hipokriton".[3] Liaj kolektitaj verkoj estas konsiderataj kiel pinto de Perslingva literaturo kaj estas troveblaj en la hejmoj de plej personoj en Irano, kiuj lernas liajn poemojn parkere kaj uzas ilin kiel proverboj kaj diraĵoj ĝisnune. Lia vivo kaj poemoj estis temo de multaj analizoj, komentarioj kaj interpretado, influante la persan verkaron post la 14a jarcento pli ol ajna alia aŭtoro.[4][5]

Temoj de liaj gazaloj estas la amato, la fido, kaj la evidenta hipokriteco. Lia influo sur la vivoj de perslingvaj parolantoj povas troviĝi en "Hafez legaĵoj" (fāl-e hāfez, perse فال حافظ) kaj en la ofta uzado de liaj poemoj en persa tradicia muziko, bildarto, kaj persa kaligrafio. Lia tombo estas vizitata ofte. Adaptaĵoj, imitaĵoj kaj tradukoj de la poemoj de Hafizo ekzistas en ĉiuj ĉefaj lingvoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Duoblaĵo ene de 19a-jarcenta kopio de la Divano de Hafizo. La dekstra bildo montras Hafizon proponant sian verkon al mecenato.

Pri lia vivo malmulto certas. Hafizo naskiĝis en Ŝirazo, Irano. Liaj gepatroj estis el Kazerun, Provinco Fars. Spite sian profundan efikon sur la persaj vivo kaj kulturo kaj lia pludaŭraj populareco kaj influo, oni konas malmultajn detalojn pri sia vivo. Rakontoj pri la komenco de sia vivo dependas el tradiciaj anekdotoj. Fruaj tadkira (biografiaj skeĉoj) kiuj mencias Hafizon estas ĝenerale konsideritaj nefidindaj.[6] Je frua aĝo li parkeris (kiel estis iel ofta ĉe islamaj studentoj) la Koranon kaj ricevis la titolon kuranan Hafez, kion li poste uzis kiel sia plumnomo.[7][8] La enkonduko de lia Divān, en kiu lia frua vivo estas studata, estis verkita de nekonata samtempulo kies nomo povus esti Moḥammad Golandām.[9] Du el la plej alte konsiderataj modernaj eldonoj de la Divano de Hafizo estas kompilitaj de Mohammad Ghazvini kaj Qāsem Ḡani (495 gazaloj) kaj de Parviz Natel-Ĥanlari (486 gazaloj).[10][11]

Modernaj fakuloj ĝenerale konsentas ke Hafizo naskiĝis ĉu en 1315 aŭ 1317; laŭ la rakonto de Ĝami 1390 estis konsiderata la jaro en kiu li mortiĝis.[9][12] Hafizo estis subtenita de mecenato el kelkaj sinsekvaj lokaj reĝimoj: Ŝaho Abu Iŝako, kiu enpoviĝis dum Hafizo estis en siaj dekaj jaroj; Timur je la fino de sia vivo; kaj eĉ la strikta reganto Ŝaho Mubariz ud-Din Muhammad (Mubariz Muzafarido). Kvankam lia verko floris plej sub la dudeksepjara regado de Ĝalal ud-Din Ŝah Ŝuja (Ŝaho Ŝuja),[13] oni plendas ke Hafizo dum mallonge forfalis el la favoro de Ŝaho Ŝuja ĉar mokis malsuprajn poetojn (Ŝaho Ŝuja verkis poezion mem kaj povus esti farinta la komentojn persone), devigante Hafizon eliri el Ŝirazo al Isfahano kaj Jazdo, kvankam ne estas historia pruvaro disponebla.[13] Lia maŭzoleo, Tombo de Hafizo, estas situanta en la Musalla Ĝardeno de Ŝirazo. Li mortis dum sia sesdeknaŭa jaro. Persaj princoj ege ornamis ĝin, kaj ĝi estas multe vizitata de pilgrimantoj.

Tradiciaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Kleruloj plejparte kredas ke:

  • Lia patro estis verŝajne Baha-ud-Din, karbokomercisto kiu mortis dum lia infaneco, lasante ŝuldojn.
  • Li iĝis disĉiplo de klerulo, Attar de Ŝirazo.
  • Poste li iĝis poeto ĉe la kortego de Abu Izhak, reganto de Ŝirazo, ĝis Mubariz Muzzafar kaptis la urbon kaj forigis Hafizon.
  • Kiam Ŝaho Ŝuja, filo de Mubariz Muzzafar, malliberigis sian patron, Hafizo regajnis favoron. Tamen baldaŭ li foriris en mem-trudatan ekzilon en Isfahano kaj Jazd, aŭ pro kalumnioj fare de religiuloj kaj rivaloj kiujn li kritikis, aŭ pro malhonoro sekve de amafero.
  • Kiam li havis kvindek-du jarojn, denove li regajnis kortegan favoron (kaj eble Ŝaho Ŝuja petegis lian revenon).
  • Post kiam Timur venkis Ŝahon Shuja, Hafizo - tiam maljunulo - defendis siajn en la ĉeesto de Timur kontraŭ akuzoj de blasfemo.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

La Divano (poemaro) de Hafizo estas plej populara kaj grava libro en Irano, preskaŭ tiom estimata kiom Korano; oni trovas ĝin en plej belaj inter la iranaj allogaĵoj. Tamen ne estas definitiva versio de la verko: en diversaj eldonoj ĝi enhavas inter 573 kaj 994 poemojn.

La poemoj estas sufismaj. Surface ili traktas plezurojn - ekz. vino, floroj kaj belulinoj. Tamen tio kaŝas esoterajn signifojn. Ili havas la formon de gazaloj - rimiĝantaj duversoj kun refreno, poezia formo ofte uzata de sufismaj poetoj. Ili ankoraŭ ege popularas en Irano.

De liaj verkoj aperis Hafez en 30 Languages (Hafizo en 30 Lingvoj), eld. Padideh Publishing, Tehrano, 1988.

Influo[redakti | redakti fonton]

Duverso verkita de Hafizo en Nastaliko.

Intelekta kaj arta heredo[redakti | redakti fonton]

Hafizo estis aklamita tra la tuta islama mondo dum sia vivepoko, kaj aliaj persaj poetoj imitis sian verkaron, kaj proponis mecenaton el Bagdado al Barato.[13]

Lia verkaro estis unuafoje tradukita en anglan en 1771 fare de William Jones. Tio lasis markon sur kaj okcidentaj verkistoj kiaj Thoreau, Goethe, kaj Ralph Waldo Emerson (tiu lasta aludis lin kiel "poeto de poeto"). Sir Arthur Conan Doyle dirigis sian rolulon Sherlock Holmes ke "estas tiom multa senco en Hafizo kiom ĉe Horacio, kaj tiom multa kono de la mondo (en "Kazo de identeco"). Friedrich Engels menciis lin en letero de 1853 al Karl Marx:

Citaĵo
 Estas, preterdire, pli plezure legi la diboĉeman maljunan Hafizon en la origina lingvo, kiu sonas tre akceptebla kaj, en sia gramatiko, la olda Sir William Jones ŝatas citi kiel ekzemploj dubindajn persajn anekdotojn, sekve tradukis al greka versaro en sia Commentariis poeseos asiaticae, ĉar eĉ en Latino ili aspektas al li tro obscena. Tiuj komentarioj, la verkoj de Jones, Vol. II, De Poesi erotica, amuzigos vin. La persa prozo, aliflanke, estas terure senbrila. Ekz. la Rauzât-us-safâ de la nobelo Mir-Ĥŭand, kiu rakontas la persan eposon en tre floreca sed malpleneca lingvo. Pri Aleksandro la Granda, li diras ke la nomo Iskander, en ionia greka, estas Akŝid Rus (kiel Iskander, korupta versio de Aleksandros); ĝi signifas multe la samon kiel filusuf, kiu derivas el fila, amo, kaj sufa, saĝo, ‘Iskander’ tiele estus sinonima kun ‘amiko de saĝo’.[14] 

Nuntempa irana kulturo[redakti | redakti fonton]

Hafizo estas la plej populara poeto en Irano, kaj liaj verkoj povas esti trovataj en preskaŭ ĉiu irana hejmo.[15] Fakte, la 12an de Oktobro estas celebrata keil Hafiza Tago en Irano.[16]

Tombo de Hafizo en Ŝirazo.

Dudek jarojn post lia morto, oni starigis tombon, nome la Hafezieh, por honori Hafizon en la Ĝardeno Musalla en Ŝirazo. La nuntempa maŭzoleo estis desegnita de André Godard, franca arkeologo kaj arkitekto, en la finaj 1930-aj jaroj, kaj la tombo estas sur platformo inter rozaj ĝardenoj, kanaletoj, kaj oranĝarboj. Ene, la alabastra sarkofago de Hafizo portas la skribaĵon de du el liaj poemoj. Lia tombo estas "kronita per oferoj" el vizitantoj kaj la atmosfero estas "festeca", ĉar la vizitantoj kantas kaj deklamas siajn favoritajn Hafizajn poemojn.[15]

Multaj irananoj uzas la Divanon de Hafizo por sortodirado. Iranaj familioj kutime havas Divanon de Hafizo en siaj hejmoj kaj kiam ili kuniĝas dum la ferioj de NoruzoJaldao, ili malfermas la Divanon sur hazarda paĝo kaj legas la poemon kiu estas sur ĝi, kion ili konsideras indikon pri okazontaĵoj.[17]

Ne estas definitiva versio de liaj kolektitaj verkoj (aŭ Dīvān); eldonoj varias el 573 al 994 poemoj. En Irano kaj Afganio, liaj kolektitaj verkoj estas uzataj kiel helpo al populara divenado.[18] Nur ekde la 1940-aj jaroj estis eltenita fakula klopodo (fare ekzemple de Mas'ud Farzad, Kasim Gani kaj aliaj en Irano) farita por aŭtentigi lian verkaron kaj forigi erarojn enmetitajn de postaj kopiistoj kaj cenzuristoj. Tamen, la fidindeco de tia laboro estas pridemandita,[19] kaj laŭ vortoj de la Hafiza fakulo Iraj Baŝiri, "restas malmulta espero el tie (t.e.: Irano) por aŭtentigita divano".[20] Eĉ ankaŭ bibliotekoj de Azerbajĝano, Armenio, kaj Kartvelio havas siajn proprajn divanojn.[10]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: li elektis la kromnomon Hafez kiu signifas “parkeriganto”, 17– Hafez/ Hafizo حافظ, p. 129, En: Antologia skizo de la persa literaturo
  2. (en) Ḥāfeẓ, Persian author
  3. Darke, Diana (1a de novembro 2014). "The book in every Iranian home". BBC. [1] Alirita la 3an de Februaro 2016.
  4. Yarshater. Alirita la 25an de Julio 2010.
  5. Aga Ĥano la 3-a, "Hafiz and the Place of Iranian Culture in the World", 9a de novembro 1936, Londono. Alirita la 3an de Februaro 2016.
  6. Lit. Hist. Persia III, pp. 271-73
  7. Shaida, Khalid Hameed. (2014) Hafiz, Drunk with God: Selected Odes. Xlibris Corporation, p. 5. ISBN 978-1-4653-7091-4.
  8. Jonathan, Bloom. (2002) Islam: A Thousand Years of Faith and Power. Yale University Press, p. 166. ISBN 0-300-09422-1.
  9. 9,0 9,1 Khorramshahi. Alirita la 25an de Julio 2010
  10. 10,0 10,1 Lewisohn, p. 69.
  11. Gray, pp. 11-12. Gray notas ke la kompilo de Ghazvini kaj de Gani en 1941 dependis el la plej fruaj konataj tekstoj de tiu tempo, kaj ke neniu el la kvar tekstoj kiujn ili uzis rilatis unu la alian. Ekde tiam, ŝi aldonis, oni trovis pli ol dekkvar pli fruajn tekstojn, sed ties rilataro unu kun alia ne estis ankoraŭ studita.
  12. Lewisohn, p. 67
  13. 13,0 13,1 13,2 Gray, pp. 2-4.
  14. Letters: Marx-Engels correspondence. Alirita 15a de Januaro 2012.
  15. 15,0 15,1 "The book in every Iranian home", BBC.
  16. Hossein Kaji, "Hafez’s incomparable position in Iranian culture: October 12 is Hafez Day in Iran" Arkivigite je 2007-10-15 per la retarkivo Wayback Machine, Mehrnews. Tehran Times Opinion Column, 12a de Oktobro, 2006.
  17. fa:حافظ
  18. Masud Ĥalili, 9a de Septembro, 2001, Masud Ĥalili parolante al korespondanto de BBC nome Lyse Doucet
  19. Michael Hillmann in Rahnema-ye Ketab, 13 (1971), "Kusheshha-ye Jadid dar Shenakht-e Divan-e Sahih-e Hafez"
  20. "Hafiz' Shirazi Turk: A Structuralist's Point of View"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]