Hafizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perslingva literaturo > Poetoj


Detalo de portreto el dek-oka jarcenta persa manuskripto de La Divano

Khwajeh Shams al-Din Muhammad Hafez-e Shirazi (خواجه شمس‌الدین محمد حافظ شیرازی en la Persa lingvo), mistika persa poeto, nask. en Ŝirazo inter 1310 kaj 1337.

Vivo

Pri lia vivo malmulto certas. Kleruloj plejparte kredas ke:

  • Lia patro estis verŝajne Baha-ud-Din, karbokomercisto kiu mortis dum lia infaneco, lasante ŝuldojn.
  • Li iĝis disĉiplo de klerulo, Attar de Ŝirazo.
  • Poste li iĝis poeto ĉe la kortego de Abu Izhak, reganto de Ŝirazo, ĝis Mubariz Muzzafar kaptis la urbon kaj forigis Hafizon.
  • Kiam Ŝaho Ŝuja, filo de Mubariz Muzzafar, malliberigis sian patron, Hafizo regajnis favoron. Tamen baldaŭ li foriris en mem-trudatan ekzilon en Isfahano kaj Yazd, aŭ pro kalumnioj fare de religiuloj kaj rivaloj kiujn li kritikis, aŭ pro malhonoro sekve de amafero.
  • Kiam li havis kvindek-du jarojn, denove li regajnis kortegan favoron (kaj eble Ŝaho Ŝuja petegis lian revenon).
  • Post kiam Timur venkis Ŝahon Shuja, Hafizo - nun maljunulo - defendis siajn en la ĉeesto de Timur kontraŭ akuzoj de blasfemo.
  • Li mortis dum sia sesdeknaŭa jaro. Lia tombejo situas en la Ĝardenoj Musalla en Ŝirazo. Persaj princoj ege ornamis ĝin, kaj ĝi estas multe vizitata de pilgrimoj.

Poezio

La Divano (poemaro) de Hafizo estas plej populara kaj grava libro en Irano, preskaŭ tiom estimata kiom Korano; oni trovas ĝin en plej belaj inter la iranaj allogaĵoj. Tamen ne estas definitiva versio de la verko: en diversaj eldonoj ĝi enhavas inter 573 kaj 994 poemojn.

La poemoj estas sufismaj. Surface ili traktas plezurojn - ekz. vino, floroj kaj belulinoj. Tamen tio kaŝas esoterajn signifojn. Ili havas la formon de gazaloj - rimiĝantaj duversoj kun refreno, poezia formo ofte uzata de sufismaj poetoj. Ili ankoraŭ ege popularas en Irano.

De liaj verkoj aperis Hafez en 30 Languages (Hafizo en 30 Lingvoj), eld. Padideh Publishing, Tehrano, 1988.


Eksteraj ligiloj