Ħaġar Qim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hagar Qim)
Ħaġar Qim
megalitoarkeologia lokovidindaĵo [+]

LandoMalto
SituoQrendi
- koordinatoj35° 49′ 40″ N, 14° 26′ 32″ O (mapo)35.82777777777814.442222222222Koordinatoj: 35° 49′ 40″ N, 14° 26′ 32″ O (mapo)

MaterialoKalkoŝtono

Publikojes
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵokultura
Parto deMegalithic Temples of Malta Q753383
Jaro1980 (4)
Jaro de disvastiĝo1992, 2015
Numero132ter-002
Areo0,01 km² (0,813 ha)
RegionoEŭropo
Kriteriojiv

Ħaġar Qim (Malto)
Ħaġar Qim (Malto)
DEC
Ħaġar Qim
Ħaġar Qim

Map
Ħaġar Qim
Vikimedia Komunejo:  Ħaġar Qim [+]
vdr

Ħaġar Qim [haĝar 'i:m], skribata ankaŭ Hagar Qim, apartenas al la plej konataj megalitaj temploj sur Malto. Ĝi estis elfosita en 1839, datita ĝi estas ĝenerale en la t.n. fazo tarksieno (proksimume 3600-2500 antaŭ Kristo).

Ħagar Qim

La templo troviĝas sur suda marbordo de insulo Malto. Proksimume 300 metroj plu al maro troviĝas plua megalita templo Mnajdra. Ambaŭ temploj troviĝas en tute forlasita, nekonstruita parto de insulo, kio tre pligrandigas ilian efikecon.

Ħaġar Qim devene konsistis el sume kvar temploj, el kiuj plej bone konserviĝis la suda. En la templo troviĝas monolito, uzita en konstruado sur Malto.