Hagen Kleinert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hagen Kleinert

Hagen Kleinert (Festenberg, 5-a de junio 1941) estas germana fizikisto. Profesoro de teoria fiziko ĉe la Libera Universitato de Berlino ekde 1968, Honora Membro de la Rusa Akademio por Krea Engaĝo, kaj honora profesoro de la Kyrgyz-Rusa Slava Universitato. Pro siaj kontribuaĵoj al la studado de la fiziko de elementaj partikloj kaj de kondensita materio li ricevis la Max Born Premion 2008 kun koncerna medalo. Li eldonigis pli ol 370 verkojn pri la fiziko de elementaj partikloj, de nukleoj, de solida stato, de likvaj kristaloj, de biomembranoj, de mikroemulsioj, kaj de polimeroj. Li evoluigis plurajn matemetikajn teknikojn kiujn oni aplikis al fiziko kaj al financaj merkatoj (t.n. ekonomiofiziko). Li verkis plurajn librojn pri teoria fiziko. Lia plej konata libro “Integraloj laŭ difinitaj vojoj en la kvantuma mekaniko, en statistiko, en la fiziko de polimeroj kaj en financaj merkatoj” eldoniĝis kvarfoje ekde 1990 kaj akiris entuziasmajn recenzojn. Pro lia kontribuo al la festa libro okaze de la jarcenta naskiĝtago de Lev Davidoviĉ Landaŭ oni aljuĝis al li la Premion Majorana 2009. En majo 2009 li iĝis profesoro kaj honora doktoro ĉe la West University (Okcidenta Universitato) de Timisoara en Romanio.


Biografio Hagen Kleinert studis kaj doktoriĝis en Boulder, Colorado, kaj tie inter 1965 kaj 1967 lernis la principojn de ĝenerala relativeco el George Gamow, unu el la fondintoj de la teorio de Big Bang. Li komencis aktivi en 1972 kiel juna profesoro gasto de la Kalifornia Instituto por Teknologio (CalTech), kie lin impresis la fame konata fizikisto Richard Feynman. De tiu li lernis la teknikon de la integraloj laŭ difinitaj vojoj[1], kiujn li kiel unua aplikis (kun sia post-universitata lernanto J. Duru) al la atomo de hidrogeno [2][3]. Tiu ĉi verko ege etendis la aplik-kampon de la Feinman-aj teknikoj. Kleinert kunlaboris kun Feinman por unu el ties lastaj verkoj[4]. La metodo kune eltrovita portis lastatempe al matematika metodo por ŝanĝo de diverĝaj potencoserioj kun malforta kuplo-koeficiento al konverĝaj serioj kun forta kuplo-koeficiento: temas pri la tiel nomata teorio de perturba variado, kiu hodiaŭ estas la plej preciza teorio pri kritaj eksponentoj, konstatebla ĉe duarangaj termodinamikaj fazo-ŝanĝoj[5]. La rezultojn konfirmis satelitaj eksperimentoj pri ŝanĝo al superfluida stato de heliumo[6].

En la kampo de kvantuma teorio de la kvarkoj, li malkovris la kialon de la reziduoj en la algebro de kuplado de la Regge-trajektorioj[7], supozitaj de N. Cabibbo, L. Horwitz kaj Y. Ne'eman (p.232 in in[8]).

Kun E. Maki li klarigis la dudek-edran strukturon en la intera stato de la kvazaŭ-kristaloj[9].

Pri la superkonduktantoj, en 1982 li antaŭvidis triopan kritan punkton en la faz-diagramo inter superkonduktantoj 1a-tipaj kaj 2a-tipaj, kie la 2a-ranga ŝanĝo iĝas 1a-ranga[10]. Tiun antaŭvidon konfirmis en 2002 Monte-Carlo-tipa komputila simulado[11].

Bazo de tiu teorio estas la teorio de la sen-ordo-kampoj, priskribita en la volumoj pri la gaŭgo-kampoj en la kondensita materio (citaĵo). Laŭ tiu ĉi teorio, la statistikaj ecoj de la vortic-linioj (aŭ linioj de la kristal-difektoj) estas priskribitaj kiel elementaj ekscitoj helpe de kampoj, kies lini-vojojn indikas la Feinman-diagramoj. La kvantuma teorio de la senordo-kampoj estas komplementa vidpunkto kompare kun la kvantuma teorio de la ordo-kampoj de Landau por la priskribo de la fazoŝanĝoj.

En 1978, ĉe la somera lernejo de Erice (en Sicilio, Italujo), li proponis la ekziston de rompita super-simetrio en la atom-nukleoj[12], kiu poste estis eksperimente pruvita[13].

Liaj teorioj pri la kvantumaj kolektivaj kampoj[14] kaj pri la estigo de hadronoj ek de kvarkoj[15]. Estas fundamentaj iloj por pluaj progresoj en la studado de kondensita materio, de nukleoj kaj de elementaj korpuskloj.

En 1986 li enkondukis la teorion de rigideco[16] de la kordoj kutime kontrolataj de tensio; tio permesis plurajn plibonigojn de la fizikaj ecoj de la kordoj. Ĉar simila teorio estis samtempe proponita de la rusa fizikisto A. Polyakov, oni parolas pri Polyakov-Kleinert kordoi.

Kun A. Cervyakov li etendis la teorion de la probablo-distribuo[17] de la linearaj spacoj al la duon-grupoj pere de unu-valora difino de iliaj produtoj (la tradicia matematiko akceptas nur la linearajn kombinojn). Tiu ampleksigo estis ebla obee al la fizika postulo, ke la laŭvoja integralo restas senŝanĝa sendepende de la koordinat-sistemo. Tio kuntrenas, ke la Schrödinger-a kvantumteorio kaj ĝia reesprimo per laŭvojaj integraloj estas samrezultaj.

Kiel alternativon al la Teorio de kordoj, Kleinert utiligis la kompletan analogion inter la ne-eŭklida geometrio kaj la geometrio de ne-perfektaj kristaloj. Tiel li eltrovis modelon de universo, nomatan kristala mondo au kristalo de Planck-Kleinert. Tiu modelo, je distancoj kompareblaj kun la Planck-longo, donas rezultojn malsamajn de tiuj de la Teorio de kordoj: laŭ ĝi, la materio kreas neregulaĵojn en la spaco-tempo, kaj tio naskas kurbecojn kaj ĉiujn aliajn ecojn de ĝenerala relativeco. Tiu teorio estis inspirfonto por la itala artistino Laura Pesce en la kreo de vitraj skulptaĵoj kun la titolo "kristala mondo". (hic)

H. Kleinert estas senjora fakultat-membro de la Internacia Projekto por Doktoreco pri Astro-fiziko (IRAP), parto de la internacia reto pri astro-fiziko [1]. Li partoprenis ankaŭ en la projekto Cosmology in the Laboratory de la European Science Foundation.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henry B.I., Book Review, Australian Physics 44, 110 (2007)
  2. Duru I. H.; Kleinert H., "Solution of the path integral for the H-atom", Physics Letters B 84, 185 (1979)
  3. Duru, I. H.; Kleinert, H., "Quantum Mechanics of H-Atom from Path Integrals", Fortschr. Phys. 30, 401 (1982)
  4. Feynman R. P., Kleinert H., "Effective Classical Partition Functions", Physical Review A 34, 5080 (1986)
  5. Kleinert H.. "Critical exponents from seven-loop strong-coupling φ4 theory in three dimensions". Physical Review D 60, 085001 (1999)
  6. Lipa J.A.,"Specific heat of liquid helium in zero gravity very near the lambda point", Physical Review B 68, 174518 (2003)
  7. Kleinert H., "Bilocal Form Factors and Regge Couplings", Nucl. Physics B65, 77 (1973)
  8. Ne'eman Y., Reddy V.T.N., "Universality in the Algebra of Vertex Strengths as Generated by Bilocal Currents", Nucl. Phys. B 84, 221-233 (1981)
  9. Kleinert H., Maki K., "Lattice Textures in Cholesteric Liquid Crystals", Fortschritte der Physik 29, 219 (1981)
  10. Kleinert H., "Disorder Version of the Abelian Higgs Model and the Order of the Superconductive Phase Transition", Lett. Nuovo Cimento 35, 405 (1982)
  11. Hove J., Mo S., Sudbo A., "Vortex interactions and thermally induced crossover from type-I to type-II superconductivity", Phys. Rev. B 66, 064524 (2002)
  12. Ferrara S., "The New Aspects of Subnuclear Physics", 1978 Erice Lecture publ. in Plenum Press (N.Y., Zichichi A. ed.) Vol. 40 (1980)
  13. Metz A., Jolie J., Graw G., Hertenberger R., Gröger J., Günther C., Warr N., Eisermann Y., "Evidence for the Existence of Supersymmetry in Atomic Nuclei", Phys. Rev. Lett. 83, 1542 (1999)
  14. Kleinert H., "Collective Quantum Fields", Fortschritte der Physik 36, 565 (1978)
  15. Kleinert H., "On the Hadronization of Quark Theories", Lectures presented at the Erice Summer Institute 1976, in "Understanding the Fundamental Constituents of Matter", Plenum Press, New York, 1978 (Zichichi,A., ed.) p. 289-390
  16. Kleinert H., "The Membrane Properties of Condensing Strings", Phys. Lett. B 174, 335 (1989)
  17. Kleinert H., Chervyakov A., "Rules for integrals over products of distributions from coordinate independence of path integrals", Europ. Phys. J. C 19, 743 (2001)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]