Haghpat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haghpat
village in Armenia
Administrado
Demografio
Loĝantaro 668  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 44° 43′ O (mapo)41.09544.710277777778Koordinatoj: 41° 6′ N, 44° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 000 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Haghpat (Armenio)
Haghpat (Armenio)
DEC
Haghpat
Haghpat
Situo de Haghpat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haghpat [+]
vdr

Haghpat (armene: Հաղպատ) estas vilaĝo en la norda provinco Lori de Armenio, proksime de la urbo Alaverdo kaj la landlimo kun Kartvelio.

Ĝi estas konata urbo pro la samnoma Monaĥejo Haghpat, religia komplekso fondita en la 10-a jarcento kaj inkludita en la Monda heredaĵo de Unesko kun monaĥejo en proksima Sanahin. La monaĥejo estas elstara kaj grandioza ekzemplo de mezepoka armena arkitekturo kiu altiris kreskantajn nombrojn da turistoj.

La vilaĝo mem ricevas nur malmulte da profito el tiuj turistoj kaj restas malriĉa, kun la plimulto de la loĝantoj konservantaj brutaron kaj kreskigantaj legomojn por manĝado. Kelkaj loĝantoj povas trovi laboron en la urbo Alaverdo, proksimume je 10 km de Haghpat, dum aliaj kolektas berojn (plejparte rubusberoj kaj kornusoj) de la proksimaj arbaroj kaj vendas ilin. Akvo estas kolektita de la multaj monto-risortoj, kio estas riĉa en la areo.

La vilaĝo situas sur altebenaĵo, granda plata areo disa pro profundaj "fendetoj" formitaj de riveroj, inkluzive de la rivero Debed.