Hagiografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bizanca hagiografia manuskripto

Hagiografio (el malnova greko ἅγιος hagios, «sanktulo» kaj γράφω graphô, «skribi») estas priskribo pri la vivo aŭ la verko de sanktuloj. Hagiologio, kontraste, temas pri la studo de sanktularo, sed ne pri biografio de iu sanktulo. Hagiografia teksto destiniĝas esti legata dum monaĥa diservo aŭ publike, enkadre de predikado.

La verkisto de hagiografioj, la hagiografo ne estas historiisto, kaj plej ofte priskribas mirinda vivo kun dubinda historia precizeco. Lia tasko estas rakonti, kun relativa laŭdego, la vivo de sanktulo laŭ eklezia vidpunkto. Tial, la vorto estas ankaŭ uzita en ĉiutaga vivo por paroli pri biografio farita kun troa «entuziasmo», kaj do ne tute fidinda.