Häutligen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hagmatt)
Häutligen
Blazono de Häutligen
Blazono de Häutligen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 51′ 27″ N 7° 36′ 19″ O / 46.85750 °N, 7.60528 °O / 46.85750; 7.60528 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 27″ N 7° 36′ 19″ O / 46.85750 °N, 7.60528 °O / 46.85750; 7.60528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 237
Areo 3,07 km²
Alteco 762 m super marnivelo
Poŝtkodo 3510
Komunumkodo 0609
Mapo de Häutligen
Mapo de Häutligen
Mapo de Häutligen
vdr


Häutligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 237 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Häutligen situas ĉe la transiro de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj, proksimume 12 kilometrojn norde de Thun kaj 14 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Häutligen kaj la setlejoj Hagmatt, Hubel, Hulle, Tannlimatt kaj Wolfmatt.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,07 km², de kiuj 28,3% estas kovritaj de arbaro, 68,1% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Häutligen limas en nordnordoriento al Konolfingen, en nordoriento al Freimettigen, en sudoriento kaj sudo al Oberdiessbach, en okcidento al Wichtrach, kaj en nordnordokcidento al Tägertschi.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Häutligen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per la vojo 1252, kiu en multaj kurboj de Konolfingen tra Häutligen kondukas al Tägertschi. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de proksimume 8 kilometroj okcidente apud Münsingen. La komunumo ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Häutligen datiĝas el la jaro 1240 kiel Hutlingen. Apud la vilaĝo Häutligen estis malkovritaj keltaj ormoneroj el la La-Tène-epoko. Proksimume en la 16-a jarcento la urbo Berno atribuis la feŭdon Häutligen al la tribunalo de Oberwichtrach. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Grosshächstetten. Post la fino de la Helveta Respubliko en 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]