Ĥajfo

El Vikipedio
(Alidirektita el Haifa)
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Ĥajfo
Maŭzoleo de Báb sur la Monto Karmel en Ĥajfo
Situo

Ĥajfo (ankaŭ Hajfo, arablingve حيفا Ħayfā, hebrelingve חיפה Ħêphāh) estas la 3-a plej granda urbo de Israelo post Tel-Avivo kaj Jerusalemo. Ĝi havas ĉ. 270.000 loĝantojn.

Enhavo

Ĝeneralaj informoj [redakti]

Ĥajfo situas en norda Israelo ĉe la norda deklivo de Karmel-montaro, ĉe la Mediteranea maro: ĝi estas la plej granda havenurbo de Israelo.

Pro la situo de Ĥajfo, la urbopartoj troviĝas ĝis ĉ. 400 metrojn super la marnivelo. Oni povas dispartigi la urbojn je 3 partoj:

  • ĉe la maro troviĝas la industria areo, haven-, fervojoinstalaĵoj. La plej granda parto de la araba loĝantaro loĝas tie.
  • Duonalte (80-120 metrojn super la maro) troviĝas la vendejegoj, amuzejoj. Tiu parto (Hadar Ha'Carmel) estiĝis en 1920.
  • En la plej alta parto de la urbo (Central Carmel) troviĝas la hoteloj, restoracioj, domoj de riĉuloj. Ĉe la suda urba elirvojo kaj tiel ĉe la plej alta parto (super 400 m) de la urbo troviĝas la Universitato de Ĥajfo kun karakteriza turdomo. La diversaj niveloj de Ĥajfo interligiĝas per la sola (dentrada) metroo de Israelo, la t.n. Carmelit.
  • En Hajfa troviĝas la Monda Centro de la Bahaa kredo.

Esperantistoj [redakti]

Partneraj urboj [redakti]

Ĥajfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Historio [redakti]

Ĥajfo menciiĝas jam en la Biblio...

La Monton Karmel' oni povas rigardi kvazaŭ "spiritan lumturon" por la Homaro tra la jarcentoj. [1]



Haifa Shrine and Port.jpg
Ĥajfo kun sanktejo de Báb kaj Haveno

vidaĵo de Ĥajfo rigardate de la monto Monto Karmel, kun la Monda Bahá'í-Centro centre de la bildo.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.haifa.muni.il
Ekstera ligilo    http://www.haifa.ac.il
Ekstera ligilo    http://www.haifa.muni.il/English/Default.htm
Ekstera ligilo    http://www.technion.ac.il/english/index.html