Haitio
Haitio (france Haïti, kreole: Ayiti) estas ŝtato, kiu konsistigas la okcidentan parton de la kariba insulo Hispaniolo kaj limas oriente al la Respubliko de Domingo, norde kun la Atlantiko, sude kaj oriente kun la Kariba aŭ Antila Maro. Ĝia teritorio enhavas krome la insulojn de Gonavo, Insulo Testudo, la insularo de la Kajemitoj kaj Vaŝes krom diversajn insuletojn de ĝis teritoria maro. La neloĝata insulo de La Navasse esta reklamata de Haitio antaŭ la administro de Usono. La surfaco totala de Haitio empleksas 27.750 km², kaj enhavas populacion de 10.033.000 loĝantoj (2009).[2] La ĉefurbo kaj ĉefa urbo estas Portoprinco, terure damaĝita de tertremo la 12-a de januaro de 2010.
La nomo onidire devenas el la lingvo de la indiĝenoj de Hispaniolo, kaj signifas 'montriĉa lando'.
Ĝeneralaj informoj
Ekologio
Biogeografie la lando apartenas al la Kariba ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la Hispaniolajn humididajn arbarojn kiuj estas ekoregiono de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj".
Historio de Haitio
Haitio estas la unua ŝtato de Latinameriko, kiu sendependiĝis; tio okazis en 1804 kiam Francio perdis la regadon sur tiu ekskolonio. De tiam la historio de Haitio estis kombino de malriĉeco, malstabileco, puĉoj kaj instituciaj krizoj.
Post la liberigaj klopodoj de Toussaint Louverture, en 1804 generalo Jean Jacques Dessalines proklamis la sendependecon kaj sian sintenon tute kontraŭ la blankuloj, kiuj estis ekspluatantoj kaj perfortantoj de la nigrula loĝantaro. Tamen post unu jaro li proklamigis sin imperiestro kaj kondutis ege simile al la tiamaj ekskoloniistoj, antaŭ morti perforte. Dum la tuta 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a sukcedis 23 tiranoj, ĉiuj malefikaj[3].
El 1915 al 1934 la lando estis sub efektiva rego de Usono, ekde kiam la tiama usona prezidento Woodrow Wilson ordonis ties invadon, kun ekskuzo pacigi ties urbojn, sed fakte por pagigi la ŝuldojn al Citibank kaj forigi la malpermeson vendi plantejojn al eksterlandanoj, fakte al usonanoj.
En 1957 balotado regata de la armeo venkigis la estontan tiranon François Duvalier kiu en 1964 igis prezidento porviva kaj instalis sangeman diktaturon, kiun heredis en 1971 lia filo Jean-Claude Duvalier. Dum tiuj du diktaturoj mortis 60.000 personoj[3]; ili finis en 1986 kiam la opoziciantoj ekprenis la povon post monatoj de strikoj kaj insurekcioj. Duvalier ekziliĝis al Francio.
La unua demokrata prezidento post la diktaturo estis Leslie Manigat en 1988 kiu estis siavice renversita post nur kvar monatoj perpuĉo de generalo Namphy, siavice renversita samjare de generalo Prosper Avril, kiu rezignis en 1990 post novaj insurekcioj. Dum tiuj renversoj ludis gravan rolon la iamaj patroloj de preskaŭ-policoj kreitaj de la iama diktaturo kaj nomitaj "tonton macoutte".
Post provizora registaro de Ertha Pascal-Trouillot la pastro Jean Bertrand Aristide, fondinto de la movado Lavalas (lavango, en kreola lingvo haitia) venkis en balotado de decembro de 1990, kaj denove li estis renversita de puĉo fare de la generalo Raoul Cédras, ĉar la altaj instancoj ĉu de armeanoj ĉu de policanoj ĉu de terposedantoj ne akceptis la socialajn politikojn de la tiama leĝa prezidento. Aristide ekziliĝis en Meksikio ĝis 1994. La usona registaro de Bill Clinton helpis reoficiĝon de Jean-Bertrande Aristide en 1994 je la kondiĉo, ke la importa dogano pri rizo devos reduktiĝi de 50 al 3 %. Haitio ĝis tiam produktis 80 % de la rizo mem, poste la malmultekosta usona importo igis 40.000 kamparanojn senlaboruloj (en 2009 importis Haitio pli ol 2/3 de la rizobezono). En la 1980-aj jaroj oni tute ekstermis la lokan porkorason (kreola porko), kio kaŭzis mizeriĝon de amasoj, kies situacio malbonigis la senarbarigo de la lando.
En 1995 Lavalas denove venkis kaj René Preval iĝis prezidento kaj siavice Aristide revenkis en 2000 per balotado ne sufiĉe ĝuste realigata. Rekomenciĝis insurekcioj kaj videblis, ke Usono estis ege interesata pri forigo de Aristide, kiu finfine ekziliĝis denove komence de 2004, post sangaj bataloj, nun al Sudafriko.
En 2006 René Preval iĝis denove prezidento per balotado kiun regis Minustah, la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj. Je la 12-a de januaro de 2010 tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter trafis la ĉefurbon Portoprinco je la 16:53 horo de Haitio, detruis la ĉefurbon, kaŭzis dekmilojn da mortoj kaj nuligis la funkcikapablojn de la ŝtato.
Demografio
Haitio havas 10.033.000 loĝantojn. Ĉirkaŭ 500.000 haitianoj estas elmigrintoj en Usonon, kio estas ĉirkaŭ triono de la totala elmigrado, komprenebla el tiom malriĉa lando. En 2008 Usono interrompis la neleĝan klopodon elmigri al Usono de almenaŭ 1.600 "boatanoj"[4].
Administrado
Haitio estas dividita al dek departementoj. Tiuj ĉi konsistas el sume 42 arondismentoj, en kiuj ekzistas 133 komunumoj. Pri detaloj informas la artikolo departementoj de Haitio.
Ekonomio
Haitio estas la plej malriĉa lando de Ameriko kaj unu el la plej malriĉaj de la mondo (150 el la 177 landoj de la Indico de Homa Disvolviĝo), la vivespero de la loĝantaro estas malpli de 52 jaroj, mur 1 el ĉiu 50 ricevas (ricevis) salajron, senarbarigo atingas 98 % de la iamaj arbaroj kaj la enspezoj por eksportado de produktoj, kaj ĉefe de kafo, oleo kaj mango estas malmultege kompare kun la ekstera ŝuldo kiu atingas mil milionoj da usonaj dolaroj. Inter la enspezoj gravas la mono sendita de la elmigrintoj de Haitio ĉefe en Usono.
En la vivo de malriĉaj kamparanoj gravis la partikulara bredado de la Kreola porko.
Politiko
Ekstera politiko
Haitio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Haiti. Internacia Mona Financo. Alirita 21-a de aprilo 2010.
- ↑ World Population Prospects, Table A.1. Naciones Unidas
- ↑ 3,0 3,1 "La cruel historia de un país olvidado" (La kruela historio de forgesita lando) El País, Madrido, 14-a de januaro de 2010, paĝo 8.
- ↑ "Florida, entre la solidaridad y el miedo" (Florido, inter la solidareco kaj la timo) El País, Madrido, 20-a de januaro de 2010, paĝo 8.
Eksteraj ligiloj
greke mapoj, historiaj kaj aktualaj informoj pri la ŝtato por vojaĝantoj angle greke paĝaro de komitato por homaj rajtoj en Haitio angle greke alternativa paĝaro pri novaĵoj el Haitio (en la kreola, franca, angla kaj hispana) greke Fotoj el Haitio (paĝo en la angla, hispana kaj portugala) greke libera vikipedieca projekto pri la historio de Haitio angle