Hajdúdorog
Hajdúdorog (hajdUdorog) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Hajdúböszörmény. La urbo estas ankaŭ sidloko de grekokatolika diocezo.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 101 km²
- Loĝantaro: 9600
- Poŝtkodo: 4087
- Telefonprefikso: 52
Situo[redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 estas ne tro for, laŭ fervojo Tiszalök-Debrecen, Hajdúnánás kaj Újfehértó estas proksime.
Historio[redakti]
La setlejo estis loĝata dum la bronzepoko kaj de sarmatoj kaj avaroj. La komunumon mencias unuafoje skriba dokumento el 1301, en 1332 estas eklezia vilaĝo laŭ la nomo Dorogegyháza (egyház=eklezio). Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis. Stefano Bocskay proklamis ĝin hajduka urbo en 1605, sekve alvenis hajdukoj precipe el Sud-Hungario.
Ili estis grekokatolikaj (ortodoksaj), kies katedralo konstruiĝis en la 17-a jarcento. La komunumo estas la unusola grekokatolika episkopejo de Hungario.
Centre de la urbo formiĝis sentineloturo, apude fortresopreĝejo, pli fore 4 bastionoj kaj muroj.
La komunumo estis kampurbo ekde 1632 ĝis 1886. Hajdúdorog reurbiĝis en 1989.
La urbo havas termalan banejon.
Vidindaĵoj[redakti]
Famuloj[redakti]
- en Hajdúdorog naskiĝis operokantistino Mária Mátyás kaj ĵurnalisto Demeter Görög