Hajdúsámson
El Vikipedio
Hajdúsámson (hajdUŝAmŝon) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Hajdúhadház.
- Areo: 70 km²
- Loĝantaro: 12100
- Poŝtkodo: 4251
- Telefonprefikso: 52
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mátészalka-Debrecen apud Debrecen.
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Mencias unuafoje skriba dokumento la komunumon en 1213. Stefano Bocskay proklamis ĝin hajduka urbo en 1605. La komunumo estis kampurbo ĝis 1886 kaj samtempe aŭtonomio de la hajdukaj urboj ĉesis. La kalvinana preĝejo en la 19-a j.c. konstruiĝis.
La komunumo ricevis la rangon urbo en 2004.
