Hajderabado
Ekzistas ankaŭ urbo Hajderabado en Pakistano.
Hajderabado estas ĉefurbo de la barata subŝtato Andra-Pradeŝo. Ĝi havas pli ol ses milionojn da loĝantoj, kaj tio igas ĝin la sesa plej granda urbo de Barato. Ĝi estas unu el la plej evoluintaj metropoloj da Barato, kaj multaj komputil-firmaoj baziĝas en ĝi. La ĉefaj lingvoj estas la telugua kaj la Urduo, sed ankaŭ multaj aliaj estas parolataj tie.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Hajderabado situas en centro de Barato (tamen iom pli sude), kie kruciĝas 2 gravaj vojoj: inter la 2 marbordoj kaj inter sudo-nordo.
Historio [redakti]
La origina urbo de Hajderabado estis fondita sur la bordoj de rivero Musi, kio nun estas la malnova urboparto en 1591. Tie regis diversaj dinastioj. En 1687 imperiestro Aurangzeb havis la urbon, kiu baldaŭ donis aŭtonomion al la urbo. En la 1950-aj jaroj la urbo iĝis la dua ĉefurbo de Barato.
Klimato [redakti]
Hajderabado havas tropikan savanoklimaton kun varmaj someroj inter februarojunio, kiun sekvas la musono oktobro. Jare pluvas po 810 mm. La temperaturo varias inter 6-45 C.
Vidindaĵoj [redakti]
- Charminar - la grava orientilo en Hajderabado kun kvar graciaj minaretoj
- fortikaĵo
- palacoj Ĉovmahalla kaj Taramati Baradari
- artefarita lago
Ĝemelurboj [redakti]
Indianapolis, Usono
Dubai, Emirlandoj
Ipswich, Aŭstralio
Brisbane, Aŭstralio
Kazan, Rusio
Mijoŝi, Japanio
Medellin, Kolumbio
Munich, Germanio
Riverside (Kalifornio), Usono
Suvon, Sud-Koreio
Tajpejo, Tajvano
