Hajderabado
Ekzistas ankaŭ urbo Hajderabado en Pakistano.
Hajderabado estas ĉefurbo de la barata subŝtato Andra-Pradeŝo. Ĝi havas pli ol ses milionojn da loĝantoj, kaj tio igas ĝin la sesa plej granda urbo de Barato. Ĝi estas unu el la plej evoluintaj metropoloj da Barato, kaj multaj komputil-firmaoj baziĝas en ĝi. La ĉefaj lingvoj estas la telugua kaj la Urduo, sed ankaŭ multaj aliaj estas parolataj tie.
Geografio
Hajderabado situas en centro de Barato (tamen iom pli sude), kie kruciĝas 2 gravaj vojoj: inter la 2 marbordoj kaj inter sudo-nordo.
Historio
La origina urbo de Hajderabado estis fondita sur la bordoj de rivero Musi, kio nun estas la malnova urboparto en 1591. Tie regis diversaj dinastioj. En 1687 imperiestro Aurangzeb havis la urbon, kiu baldaŭ donis aŭtonomion al la urbo. En la 1950-aj jaroj la urbo iĝis la dua ĉefurbo de Barato.
Klimato
Hajderabado havas tropikan savanoklimaton kun varmaj someroj inter februarojunio, kiun sekvas la musono oktobro. Jare pluvas po 810 mm. La temperaturo varias inter 6-45 C.
Vidindaĵoj
- Charminar - la grava orientilo en Hajderabado kun kvar graciaj minaretoj
- fortikaĵo
- palacoj Ĉovmahalla kaj Taramati Baradari
- artefarita lago
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Indianapolis, Usono
- Ŝablono:Flagikono Dubai, Emirlandoj
- Ŝablono:Flagikono Ipswich, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagikono Brisbane, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagikono Kazan, Rusio
- Ŝablono:Flagikono Mijoŝi (三芳町), Japanio
- Ŝablono:Flagikono Medellin, Kolumbio
- Ŝablono:Flagikono Munkeno, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Riverside (Kalifornio), Usono
- Ŝablono:Flagikono Suvon, Sud-Koreio
- Ŝablono:Flagikono Tajpejo, Tajvano
Rilatoj al Esperanto
La 26-an kaj 27-an de oktobro 2013 la Barata Esperanto-Kunveno okazis en la Goethe-centro de la urbo.[1]