Hajderabado (Pakistano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig.svg Ekzistas ankaŭ urbo Hajderabado en Barato.


Hajderabado
urdue: حیدرآباد
Administrado
Statuso urbo
Lando Pakistano
Provinco Sindo (Sindh)
Fondita en 1768
Urbestro Kanwar Naveed Jamil
Retpaĝaro http://www.hyderabad.gov.pk
Demografio
Loĝantaro 1.536.398 (2009)
Geografio
Koordinatoj
25°23′06″N 68°22′45″O  /  25.385°N, 68.37917°O / 25.385; 68.37917 (Hajderabado (Pakistano))Koordinatoj: 25°23′06″N 68°22′45″O  /  25.385°N, 68.37917°O / 25.385; 68.37917 (Hajderabado (Pakistano))
Alto 13 m
Areo 3.198 km²
Pakistan Sindh location map.PNG
v  d  r
Information icon.svg

Hajderabado (aŭ Hyderabad, sinda lingvo: حيدرآباد سنڌ, urdua lingvo: حیدرآباد Haidarābād) estas urbo en provinco Sindo en Pakistano kun 1.536.398 loĝantoj (2009), kiu situas ĉe rivero Induso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hajderabado estis fondita en 1768 de Mian Ghulam Ŝaho Kalhoro en regiono kun pluraj montetoj apud rivero Induso. Ĝia fondonomo estis Nehrun Kot. Sur unu monteto la fondinto konstruigis la fortikaĵon Pacca Qilla.

Post lia morto Hajderabado fariĝis ĉefurbo de la regejo de Mir Fateh Ali Ĥan Talpur, kiu rezidis en Pacca Qilla ekde 1789. La 24-an de marto 1843 la britoj konkeris la urbon (batalo de Miani) kaj regis tie ĝis la sendependiĝo de Pakistano (1947), kiam Hajderabado fariĝis ĉefurbo de la provinco Sindo (ĝis 1955, kiam Karaĉio fariĝis ĉefurbo de Sindo).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hajderabado estas komerca centro por milio, tritiko, rizo kaj kotono. Oni produktas teksaĵojn, ornamaĵojn, ledaĵojn, metalaĵojn, vitraĵojn kaj cementon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pakistana trafikreto

Hajderabado situas 150 km for de Karaĉio. Ĝi situas apud rivero Induso en alteco de 13 m. La kvanto de precipitaĵo estas ĉ. 180 mm, ĉefe musona pluvo.

Ĉefaj trafikvojoj estas la naciaj ŝoseoj N-5 kaj N-55 kaj la ekspresvojo al Karaĉio M-9.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Sindh Agriculture University Hyderabad.jpg
La Universitato de Sindh, la dua plej aĝa en Pakistano

Hajderabado havas plurajn universitatojn: