Hajko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri poemo. Se vi serĉas informojn pri la samnoma legenda patriarko, vidu la paĝon Hajko (Armenio).
Tombo de Matsuo Basho
Tombo de Yosa Buson

Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj.

Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo.

Historie, hajko devenas el hokko, la unua strofo de renko (ĉenpoemo verkita de pluraj poetoj).

Kun la parencaj formoj renko, hajbuno, hajgao kaj senrjuo, hajko estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Tradicie hajkoj uzas

  1. kigon (prisezona vorto aŭ frazaĵo). Oni povas trovi liston de kigoj en saijiki (kigaro) laŭ la kvar sezonoj (aŭ pli precize, laŭ la kvin sezonoj, ĉar en japana poezio oni nombras la unuajn du semajnojn de la nova jaro kiel aparta sezono).
  2. kireĵion (cezurvorton). Kireĵio estas japana partikulo, kiu kapabligas hajkon memstari, kaj ofte dividas hajkon en du partojn. En Esperanto oni anstataŭas kireĵion per interpunkcio, aŭ simple uzas la sintaksajn dividojn de la hajko.

Sekvante la konsilojn de Parnasa Gvidlibro iuj esperantaj hajkistoj rimigas la finojn de la 1-a kaj 3-a linioj en siaj tradukoj kaj originalaj versoj. Tamen rimo estas fenomeno, kiu ne aperas en la japanaj hajkoj, kaj pluraj esperantaj hajkistoj ne rimigas siajn hajkojn.

Oni povas diferencigi du strukturojn de hajko: unu varianto priskribas nuran objekton kun ties agado; la alia enhavas du apartajn aferojn, kreante resonon kiu igas la leganton kontempli.

Hajko povas stari en proza kunteksto, kaj tiu kombinaĵo nomiĝas hajbuno. Tiu tekniko uziĝas en literaj vojaĝimpresoj kaj taglibroj (ekz. Basho, Issa). Hajko en kombinaĵo kun pentraĵo nomiĝas hajgao (ekz Buson). Hajko (aŭ, pli precize, hokko) povas agi kiel unua strofo de renko.

Famaj hajkistoj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej famaj japanaj hajkistoj estas:

Ili estas La Kvar Grandaj Masteroj de hajko.

Fama esperantolingva hajkistino el Brazilo estas Fanny Luiza Dupré. En Esperanto gravas la laboro de la t.n. "Hajkista Klubo".

Kelkaj hajkoj[redakti | redakti fonton]

La plej ofte citata hajko eble estas tiu ĉi de Matsuo Basho:
(dekstre tradukoj de Kalman Kalocsay kaj Miyamoto Masao)

古池や furu ike ya L' olda lageto Lag' forlasita, Jen akvo plaŭdis,
蛙飛び込む kawazu tobikomu Malgranda rano ensaltas Kaj muta. Plaŭd'. Ensaltis laget' malnova plonĝon
水の音 mizu no oto La plaŭdado de l' akvo Rano subita. de ran' ekaŭdis.

Ekzemploj de aliaj aŭtoroj:

Yosa Buson Printempo foras Kobayashi Issa Hej, paserido, Masaoka Shiki Ĉeval' rigidas
traduko el hezite kaj hezite - en traduko de for, for de tie, venas en traduko de kun orelpar' streĉita -
Hajka antologio sakuroj floras. Miyamoto M. ĉeval' en vido. Miyamoto M. pirfloroj fridas.


Kiraku Flava makulo Kjorai Pli kaj pli altas Kjoroku Kvieto nuna -
en traduko de en ĵus falinta neĝo en traduko de la ŝvelo de la lago en traduko de mumean muskon suĉas
K. Kalocsay ho - la aĉulo! Miyamoto M. majpluv' ne haltas. Miyamoto M. abel' aŭtuna.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 4 sezonoj : hajkoj en 4 lingvoj / div. aŭtoroj. Trad. M. Nezami. Tehrano, 1994 (kvarlingva kolekto: Esperanto, angla, japana, persa)
  • Hajkista Klubo, Suito '67. Oosaka, 1967. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Etudo '68. Oosaka, 1968. (modernaj japanaj hajkoj tradukitaj esperanten de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Kvinteto '69. Oosaka, 1969. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Kapriĉo '70. Oosaka, 1970. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Nokturno '71. Oosaka, 1971. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Sonato '72. Oosaka, 1972. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Finalo '73. Oosaka, 1973. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
  • Hajkista Klubo, Hajka antologio. Kioto, 1981. (hajkoj el la tuta japana historio de la formo, tradukitaj de la Hajkista Klubo)
  • Desanka Maksimović, Ozono de Naskiĝloko. Beogrado, 1991. (Pli ol 860 hajkoj de la serbia hajkistino)
  • Hirotaka Masaaki, Kiel verki hajkon en Esperanto / エスペラント俳句の作り方. Japana Esperanta Librokooperativo, 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]