Hajkoŭo
| Hajkoŭo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Provinco | Hajnano | |
| Poŝtkodo | 570 100 | |
| Aŭtokodo | 琼A | |
| Telefona antaŭkodo | 898 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 665.510 en 2009 (nur la urbo) | |
| Geografio | ||
|
|
20°02′00″N 110°20′00″O / 20.033333°N, 110.333333°OKoordinatoj: 20°02′00″N 110°20′00″O / 20.033333°N, 110.333333°O | |
| Alto | 2 m | |
| Areo | km² | |
| Horzono | UTC + 8 | |
Hajkoŭo, Hajkou, ĉine 海口 estas metropolo, ĉefurbo de provinco Hajnano (kie estas la plej granda urbo), en Ĉina Popola Respubliko. La urbo estas ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Hajkoŭo / Hajkou etendiĝas en nordorienta parto de Hajnano-insulo laŭ la marbordo ĉe enfluejo de rivero.
Historio [redakti]
Hajkoŭo / Hajkou komence estis haveno. En 1858 la haveno estis malfermita al internacia komerco, sekve ĝi komencis konkuri kun la malnova administrejo. En 1926 municipo formiĝis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj kontrolis la urbon. Ekde 1949 tiu urbo iĝis la plej grava haveno de la insulo kaj ekde 1988 ĉefurbo de la insulo.
Klimato [redakti]
Hajkoŭo / Hajkou troviĝas en limo de subtropika kaj tropika klimatoj. Inter aprilo-septembro la temperaturo estas iom pli, ol 30 °C. Neniam frostas. Jare pluvas po 1652 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-oktobro.
Trafiko [redakti]
En Hajkoŭo / Hajkou aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Kelkaj luas kaj trafikas bicikle. La urbo havas internacian flughavenon, 3 ĉefvojojn kaj trajnojn. La lastaj uzas ankaŭ pramojn al la kontinento kaj nature al la alia insuloparto.
Vidindaĵoj [redakti]
- multe da parkoj
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio
- Mapo pri Hajkoŭo
Ĝemelurboj [redakti]
Perth (Skotlando), Unuiĝinta Reĝlando
Oklahoma City, Usono
Scottsdale, Usono
Gdinio / Gdynia, Pollando
Darvino, Aŭstralio