Hajko
Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj.
Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo.
Historie, hajko devenas el hokko, la unua strofo de renko (ĉenpoemo verkita de pluraj poetoj).
Kun la parencaj formoj renko, hajbuno, hajgao kaj senrjuo, hajko estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.
Enhavo
Tradicie hajkoj uzas
- kigon (prisezona vorto aŭ frazaĵo). Oni povas trovi liston de kigoj en saijiki (kigaro) laŭ la kvar sezonoj (aŭ pli precize, laŭ la kvin sezonoj, ĉar en japana poezio oni nombras la unuajn du semajnojn de la nova jaro kiel aparta sezono).
- kireĵion (cezurvorton). Kireĵio estas japana partikulo, kiu kapabligas hajkon memstari, kaj ofte dividas hajkon en du partojn. En Esperanto oni anstataŭas kireĵion per interpunkcio, aŭ simple uzas la sintaksajn dividojn de la hajko.
Sekvante la konsilojn de Parnasa Gvidlibro iuj esperantaj hajkistoj rimigas la finojn de la 1-a kaj 3-a linioj en siaj tradukoj kaj originalaj versoj. Tamen rimo estas fenomeno, kiu ne aperas en la japanaj hajkoj, kaj pluraj esperantaj hajkistoj ne rimigas siajn hajkojn.
Oni povas diferencigi du strukturojn de hajko: unu varianto priskribas nuran objekton kun ties agado; la alia enhavas du apartajn aferojn, kreante resonon kiu igas la leganton kontempli.
Hajko povas stari en proza kunteksto, kaj tiu kombinaĵo nomiĝas hajbuno. Tiu tekniko uziĝas en literaj vojaĝimpresoj kaj taglibroj (ekz. Basho, Issa). Hajko en kombinaĵo kun pentraĵo nomiĝas hajgao (ekz Buson). Hajko (aŭ, pli precize, hokko) povas agi kiel unua strofo de renko.
Famaj hajkistoj
Inter la plej famaj japanaj hajkistoj estas:
- Matsuo Basho (1644-1694)
- Yosa Buson (1793-1783)
- Kobayashi Issa (1763-1827)
- Masaoka Shiki (1867-1902)
Ili estas La Kvar Grandaj Masteroj de hajko.
Fama esperantolingva hajkistino el Brazilo estas Fanny Luiza Dupré. En Esperanto gravas la laboro de la t.n. "Hajkista Klubo".
Kelkaj hajkoj
La plej ofte citata hajko eble estas tiu ĉi de Matsuo Basho:
(dekstre tradukoj de Kalman Kalocsay kaj Miyamoto Masao)
古池や | furu ike ya | L' olda lageto | Lag' forlasita, | Jen akvo plaŭdis, |
蛙飛び込む | kawazu tobikomu | Malgranda rano ensaltas | Kaj muta. Plaŭd'. Ensaltis | laget' malnova plonĝon |
水の音 | mizu no oto | La plaŭdado de l' akvo | Rano subita. | de ran' ekaŭdis. |
Ekzemploj de aliaj aŭtoroj:
Yosa Buson | Printempo foras | Kobayashi Issa | Hej, paserido, | Masaoka Shiki | Ĉeval' rigidas |
traduko el | hezite kaj hezite - | en traduko de | for, for de tie, venas | en traduko de | kun orelpar' streĉita - |
Hajka antologio | sakuroj floras. | Miyamoto M. | ĉeval' en vido. | Miyamoto M. | pirfloroj fridas. |
Kiraku | Flava makulo | Kjorai | Pli kaj pli altas | Kjoroku | Kvieto nuna - |
en traduko de | en ĵus falinta neĝo | en traduko de | la ŝvelo de la lago | en traduko de | mumean muskon suĉas |
K. Kalocsay | ho - la aĉulo! | Miyamoto M. | majpluv' ne haltas. | Miyamoto M. | abel' aŭtuna. |
Bibliografio
- 4 sezonoj : hajkoj en 4 lingvoj / div. aŭtoroj. Trad. M. Nezami. Tehrano, 1994 (kvarlingva kolekto: Esperanto, angla, japana, persa)
- Hajkista Klubo, Suito '67. Oosaka, 1967. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Etudo '68. Oosaka, 1968. (modernaj japanaj hajkoj tradukitaj esperanten de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Kvinteto '69. Oosaka, 1969. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Kapriĉo '70. Oosaka, 1970. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Nokturno '71. Oosaka, 1971. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Sonato '72. Oosaka, 1972. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Finalo '73. Oosaka, 1973. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Hajka antologio. Kioto, 1981. (hajkoj el la tuta japana historio de la formo, tradukitaj de la Hajkista Klubo)
- Desanka Maksimović, Ozono de Naskiĝloko. Beogrado, 1991. (Pli ol 860 hajkoj de la serbia hajkistino)
- Hirotaka Masaaki, Kiel verki hajkon en Esperanto / エスペラント俳句の作り方. Japana Esperanta Librokooperativo, 2012
Eksteraj ligiloj
- Hajko en Esperanto - Ampleksa hajkaro akceptanta ĉies kontribuon
- herba taglibro:hajko - Esperante Hajkoj de Takashi ITO
- Ludanta Luno: Hajkaro de Vastalto
- Hajko — historio kaj arto de HIROTAKA Masaaki
- Hajkoj kaj la Disvastiĝeto de Esperanto de Steve Brewer
- La Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo
- Japaneskoj (Dormema dissendolisto por hajkoj kaj aliaj japandevenaj poemoformoj)