Hajnana pavofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hajnana pavofazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. katsumatae
Polyplectron katsumatae
(Rothschild, 1906)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hajnana pavofazano (Polyplectron katsumatae) estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj. Ĝi estas endanĝerita birdo kiu estas endemia de la insulo de Hajnano, Ĉinio kaj loĝas nenie pli en la mondo. Ĝi estas ege rara.

Aspekto

Tiu birdo estis dumlonge konsiderata subspecio de la Griza pavofazanoPolyplectron bicalcaratum, spite la fakton ke la du specioj apenaŭ havas eĉ surfacajn similaĵojn. La Hajnana pavofazano estas evidente pli malgranda, kaj havas mallongan kreston kaj kolumon (Johnsgard 1986). Beebe (1922) notis diversajn plumardiferencojn inter ambaŭ kaj konsideris ilin separata specio. Ĝi estas neklare kial la subspecia statuso de P. katsumatae restis dum tiom longe, kiam nenia pruvo ekzistis por validi la subspecian statuson.[1] Ŝajne estis kazo de manko de publikita pruvo.

Taksonomio

Pro manko de detalaj taksonomiaj studoj, ĉu temas pri vera subspecio (Polyplectron bicalcaratum katsumatae) aŭ plena specio ankoraŭ restas neklara. Sciencistoj uzis molekulajn markilojn, inklude la kompletan genon mitokondrian citokromon b por revalidigi la taksonomion de la Hajnana pavofazano. La rezulto montris filogeografion monofiletikan kaj grandan genetikan distancon inter la Hajnana pavofazano kaj la Griza pavofazano. Sekvencaj diferencoj konfirmis la distingon en specia nivelo inter tiuj du pavofazanoj, kiuj oni supozas ke diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 1.4±0.3 mj, kiam Hajnano separiĝis el la kontinenta Ĉinio. Ankaŭ BLI decidis agnoski la disigon de Polyplectron katsumatae el Polyplectron bicalcaratum.[2]

Konservostatuso

Pro tre malgranda populacidenseco[3] en tropikaj arbaroj kaj malpliiĝanta populacio, la specio iĝis draste endanĝerita kaj estu konsiderata kiel la plej rara specio en la ordo de Kokoformaj en Ĉinio. Necesas entrepreni konservadan agadon tujtuje por protekti tiun tiom endanĝerita insula endemio.

Referencoj

  • Collar, N. (2009) Hainan Peacock-pheasant: another CR species for the IUCN Red List? G@llinformed 2: 14-19.
  • del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. (1994) Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Barcelona: Lynx Edicions.
  • Madge, S. and McGowan, P. (2002) Pheasants, Partridges & Grouse. London: Christopher Helm.

Literaturo citita