Hakilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moderna hakilo
Hakilo de la ferepoko

Hakilo estas akra ilo por haki, t. e. frapi por tranĉe dispartigi. Hakilo estas maldelikata ilo, per kiu oni tranĉas per ripetata batado, ĉefe arbojn kaj ligno. Ĝi konsistas el larĝa, dika, peza klingo padelforma kaj pli-malpli longa tenilo.

Primitivaj ŝtonaj iloj ankaŭ estas nomataj "hakiloj", kvankam ili ne estas uzitaj nur por haki, sed ankaŭ por tranĉi aŭ raspi. Ankaŭ kelkaj armiloj estas nomitaj "hakiloj" (batalhakilo). Lanco kombinita kun batalhakilo oni nomas halebardon. Hakiloj, kiujn uzis indianoj en bataloj, nomiĝas tomahokoj.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri hakado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Hakado de ligno donas lignerojn. »
Citaĵo
« Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. »
Citaĵo
« Unu hako kverkon ne faligas. »

[redakti] Bildaro


[redakti] Referencoj

  1. Lernu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj