Hakim Bey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Hakim Bey, painted portrait DDC 3021.jpg
Hakim Bey

Hakim BEY estas pseŭdonomo de Peter Lamborn Wilson (n. Novjorko, 1945), estas verkisto, eseisto kaj usonano poeto, kiu komprenas sin mem kiel «ontologan anarkiiston» kaj sufion. En la turka lingvo Hakim estas "Senjoro Juĝisto" kaj Bey "kavaliro". Li famiĝis en 1990 per sia verko "Momente Sendependa Kampo" (Temporary Autonomous Zone - TAZ). Kelkaj aŭtoroj vidas lin kiel la ideologia iniciatinto de la hakeroj.

En diversaj eseoj pri la tradiciaj sekretaj societoj de Ĉinio (Tong), Bey enkondukis la koncepton de Momente Sendependa Kampo de siaj historiaj studoj pri la pirataj utopioj. Paralele, Bey verkis pri homoj kiel Charles FourierFriedrich Nietzsche kaj pri la ligoj inter sufismo kaj la antikva kelta kulturo.