Hal Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Harold „Hal“ Joseph Singer (n. 8-an de oktobro 1919 en Tulsa, Oklahomo) estas usona ĵaz-saksofonisto de svingo kaj ritmenbluso.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Kiel infano Hal Singer lernis violonludon. Poste li transiris al klarneto kaj finfine al tenorsaksofono. Dum sia studado en la malfruaj 1930-aj jaroj li komencis per sia kariero en lokaj bandoj en kaj ĉirkaŭ Oklahomaurbo, ekzemple en tiuj de Ernie Fields 1938 kaj Lloyd Hunter 1939. Post tio li laboris en 1939/40 je Kansasurbo ĉe Tommy Douglas. En 1943 li membriĝis en la orkestro de Jay McShann kaj transloĝiĝis al Novjorko. Post kiam li estis laborinta kun diversaj aliaj bandoj, li ludis je 1947 en la bando de Hot Lips Page kaj laboris kiel studiomuzikisto por la malgranda diskeldonejo King. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ ekestis sonregistraĵoj kun Roy Eldridge, Don Byas, Red Allen, Lucky Millinder, Sid Catlett kaj Duke Ellington (1948).

En 1948 li forlasis Pejĝon kaj formis propran ensemblon. Kun sondisko-eldonejo Mercury li kontraktis pri surdiskigo kaj faris sian sonregistraĵon („Fine As Wine“). Sur la faco B estis la kanto „Rock Around the Clock“, poste famiĝonta per Bill Haley. Por eldonejo Savoy li surdiskigis i. a. ku pianisto Wynton Kelly la instrumentan titolon „Corn Bread“, kiu septembron de 1948 atingis rangon 1 de la ritmenblusa furoraĵolisto.

Per tio Hal Singer akiris sian plej grandan popularecon. Li tenis ĝis 1958 proprajn bandojn en la rimenblusa mondeto. Pli malgranda furoraĵo estis „Beef Stew“ el la jaro 1949. Pluaj konataj kantoj de Singer estis „Midnight Jump“, „Happy Days“, „Hot Bread“, „Loose Riff“, „Swanee River“ kaj „A Plug for Cliff“.

En la fruaj kaj mezaj 1950-aj jaroj li priludis pluajn diskojn je Mercury, koncertvojaĝis kun variaj ritmenblusaj muzikistoj kiel Orioles kaj Charles Brown kaj laboris kiel studiomuzikisto. En 1958 li registris albumon por Prestige (Blue Stompin’), je kio ankaŭ kunlaboris Charlie Shavers, Ray Bryant, Gus Johnson kaj Wendell Marshall. Krome li prezentis en ĵazklubejo Metropole Club enn novjorko kun ĵazmuzikistoj kiel Roy Eldridge kaj Coleman Hawkins.

Post koncertvojaĝo kun Earl Hines Singer restis ekde 1965 en Francujo kaj ekloĝis proksime de Parizo. Li daŭrigis surdiskigon kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj Afriko, ludis kun diversaj bandoj kaj muzikistoj, ekz. Eddie „Cleanhead“ Vinson, T-Bone Walker, Lonnie Johnson, Charlie Watts, la Duke Ellington Orchestra kaj la Mojo Blues Band, en Anglujo kun Mike Carr kaj la triopo de John Cox samkiel en Germanujo kun Charly Antolini. En 1990 li havis filmrolon en Taxi Blues, en kiu li ludis ĵazmuzikiston. En 1992 li ricevis de la franca registaro la distingigon Chevalier des Arts. En 1995 estis akceptata en la Ĵazo-Glorhalo de Oklahomo.

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hal Singer 1948–1951 (Classics)
  • Hal Singer – Charlie Shavers Quintett: Blue Stompin’ (Prestige, OJC, 1959)
  • Don Byas: 1945 (Classics)
  • Roy Eldridge: 1943–1944 (Classics)
  • Lonnie Johnson Quintet: Blues by Lonnie Johnson (Original Blues Classics, 1960)
  • Eddie Cleanhead Vinson: Jammin’ the Blues (Black Lion Records)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]