Halaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Halaĥo (Halaĥa en la hebrea: הלכה "Iri tra la ĝusta vojo") estas la kompilaĵo de la ĉefaj leĝoj de Judismo, kiuj inkluzivas la 613 micvojn, kaj poste la talmudajn kaj rabenajn leĝojn, kaj ankaŭ la tradiciojn kaj morojn. En la kristana medio kutime estas konata kiel "juda leĝo" aŭ kelkfoje pervoĉa mosea leĝo (oni ne konfuzu ĝin kun la "mosea leĝo", Torao).

Kiel la religiaj leĝoj en multaj aliaj kulturoj, judismo ne distingas la religian kaj la nereligian vivojn. Tial, halaĥo gvidas ne nur la religiajn preceptojn sed ankaŭ la ĉiutagan vivon. Sed la nivelo de la observado kaj praktikado varias laŭ la komunumoj kaj la tendencoj ene de judismo. Ortodoksaj judoj klopodas plenumi ĉiujn preceptojn dum la reformismaj konsideras ĝin kiel tre grava ilo sed ne deviga.