Hala Ludowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hala Ludowa

Hala Ludowa (Popola halo) estas historia konstruaĵo en Vroclavo, Pollando, kiu estis konstruita sub la germana nomo Jahrhunderthalle dum la jaroj 1911 ĝis 1913 laŭ planoj de Max Berg. La konstruaĵo celis memorigi pri la kontraŭnapoleonaj bataloj. Ĝia kupolo estis konstruita el ferbetono kaj kun sia interna diametro de 69 metroj siatempe estis la plej granda kupolo.

La konstruaĵo estis akceptita la 13-an de julio 2006 sur listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko - kun sia origina, germana nomo Jahrhunderthalle.