Halabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj

Halabor, ukraine Галабор, hungare Halábor estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.

Situo

Halabor situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, kontraŭe troviĝas Szatmárcseke. Berehove troviĝas je 18 km-oj.

Historio

La unua mencio devenis el 1300 en formo Harabur. La lernejo ekfunkciis en 1801. Ĝis ekfunkcio de fervoja reto Halábor profitis el Tiso. Tie estis vigla trafiko de flosoj, la flosistoj ofte haltis por ŝanĝi varojn aŭ aranĝi la flosojn. Ĝis 1920 Halábor apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Halábor rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Halabor apartenis al Sovetunio (tiam la Ruĝa Armeo deportis hungarojn al gulago), fine ekde 1991 al Ukrainio. Galabor reakiris la memstarecon en 1996, pli frue apartenanta al Badalovo. En 2001 loĝis en Galabor 752 da homoj, (738 hungaroj).

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, 3 vendejoj.

Vidindaĵo