Afrika maraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haliaeetus vocifer)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika maraglo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus Haliaeetus
Specio: Afrika maraglo Haliaeetus vocifer
(Daudin 1800)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika maraglo, Haliaeetus vocifer, aŭ Afrika fiŝaglo, kio povas esti konfuziga kun la veraj fiŝagloj (Ichthyophaga), estas granda aglo kaj rabobirdo de la familio Akcipitredoj kiu enhavas aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, akcipitroj, buteoj, milvoj, ktp., ĉikaze el la genro de maragloj.

Tiu specio povas simili al la Blankakapa maraglo laŭ aspekto; kvankam rilataj, ĉiu loĝas en diferencaj kontinentoj, ĉar la Blankakapa maraglo loĝas en Nordameriko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Afrika maraglo, Haliaeetus vocifer, troviĝas nur en subsahara Afriko kaj ĉefe sude kaj oriente kie estas grandaj akvejoj kun abunda manĝofonto. Temas pri specio de loĝantaj birdoj, kiuj en kelkaj zonoj estas komunaj. Ili loĝas en marbordo, marenfluoj, lagunoj kaj ankaŭ ĉe proksimaj lokoj de rezervejoj, riveroj aŭ lagoj. El marnivelo ĝis 3.500 m de altitudo.

Tiu specio loĝas en plej parto de kontinenta Afriko sude de Sahara Dezerto. Ekzemploj de lokoj kie ili povas loĝi estas la Rivero Orange en Sudafriko kaj Namibio, la Okavanga Delto en Bocvano, kaj la Lago Malavio borde inter samnoma lando Malavio, Tanzanio kaj Mozambiko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas specio lokigita en la genro Haliaeetus (maragloj) kiu havas siajn komunan kaj sciencan nomon el sia distingiga aspekto. La plej proksima parenco de la Afrika maraglo ŝajne estas la draste endanĝerita Madagaskara maraglo (H. vociferoides). Kiel ĉiuj speciparoj de maragloj, ankaŭ tiu konsistas el blankakapa specio (la Afrika fiŝaglo) kaj helbrunkapa specio (la Madagaskara fiŝaglo). Tiu estas malnova stirpo de maragloj, kaj tiele ili havas malhelajn piedojn, bekojn kaj okulojn. Ambaŭ specioj havas almenaŭ parte blakajn vostojn eĉ junuloj. La scienca nomo estas devena el Haliaeetus, nova latino por "maraglo" (el la antikva greka haliaetos), kaj vocifer devenas el la origina genra nomo, tiel nomata de la franca naturalisto Francois Levaillant, kiu nomigis ĝin kiel la 'voĉema'[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Vizaĝa detalo; notu flavan vizaĝon kaj manko de vizaĝaj plumoj.

La Afrika maraglo estas granda birdo -kiel la aliaj maragloj- kaj ties inoj eĉ pli grandaj, kiel kutime inter rabobirdoj, kie estas seksa dimorfismo. Maskloj longas 63 ĝis 75 cm kaj la inoj ĝis 84 cm. La enverguro povas esti el 190 ĝis 240 cm ĉe inoj kaj ĉe maskloj ĝis 2 m. La inoj pezas el 3 ĝis 3,6 kg. La maskloj el 2 ĝis 2,5 kg. Ili estas klare diferenceblaj per sia plejparte bruna korpo kaj grandaj fortikaj nigraj flugiloj. La kapo, brusto, komenco de dorso kaj vosto estas blankegaj kun nura escepto de la flava senpluma vizaĝo. La hokega beko estas flava en antaŭa duono kaj griza aŭ malhelgriza en pinta duono. La okuloj estas malhelbrunaj al nigrecaj.

La plumaro de junuloj estas bruna, kaj la okuloj estas pli palaj kompare al plenkreskuloj. La piedoj havas asprajn piedpolmojn kaj povegajn ungojn por permesi la aglon kapti glitajn akvopredojn. Tiu specio ĉefe vivtenas sin el fiŝo, sed ĝi estas ankaŭ oportunema kaj povas preni pli ampleksan varion de predo kiaj akvobirdoj. Ties distinga krio estas, por multaj, simbolo de la spirito aŭ esenco de Afriko.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus vocifer

Reprodukta sezono estas la seka, kiam akvonivelo estas malalta. Oni konsideras, ke Afrika maraglo estas monogama kaj pariĝas unufoje por la tuta vivo. Paroj uzas du aŭ pli da nestoj, ĉar oni reuzas ilin. Ĉar ili estas rekonstruataj dum jaroj povas iĝi enormaj, ĝis pli ol du metroj kaj preskaŭ metro kaj duono de alto. Nestoj estas konstruataj en grandaj arboj proksimaj de akvo el bastonetoj kaj aliaj ligneroj.

Tie la ino demetas el 1 ĝis 4 ovojn -plej ofte 2-, kiuj estas ĉefe blankaj kun kelkaj ruĝecaj makuletoj. Kovado estas farota ĉefe de la ino, sed la masklo anstataŭvicas kiam la ino eliras ĉasmanĝi. Kovado daŭras el 42 ĝis 45 tagoj antaŭ eloviĝo. La idoj ne eloviĝas samtempe kaj tiel la plej aĝa plej ofte mortigas la junajn. Nestozorgado daŭras el 70 ĝis 75 tagoj; post ĉirkaŭ 8 semajnoj la ido kapablas memmanĝi kaj elnestiĝo okazas post 2 semajnoj, sed plue la idoj estas zorgataj de la gepatroj dum ĉirkaŭ unu monato.

Fiŝaglo el antaŭo

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ripoze sur gvatarbo en Malavio. Ĝi ripozas kun rekta sinteno kaj ĝenerale en arboj.

La Afrika maraglo manĝas ĉefe fiŝojn kiujn la aglo gvatas ekde arba gvatejo, poste flugas suben, prenas la fiŝon per ties krifoj kaj reflugas al gvatejo por manĝi ĝin. Se la fiŝo estas tro peza (1,8 kg) por ekflugi kun ĝi, la aglo trenas ĝin sursurface ĝis la bordo. Foje la fiŝo estas tiom peza -ĝis 3 kg-, ke la aglo ne povas eĉ treni ĝin dumfluge kaj devos fali sur la akvon kaj remi ĝis la bordo per ties flugiloj. Plej ofte la fiŝo estis viva kaj la birdo devas ĉasi ĝin, sed, se la maraglo trovas iun jam flotinta surface, prenas ĝin. Kiel ĉe aliaj maragloj, ankaŭ la Afrika fiŝaglo havas strukturojn en siaj fingroj nome spirikuloj kiuj permesas la aglon kroĉi fiŝojn kaj aliajn glitajn predojn. Ankaŭ la Fiŝaglo, vintra vizitanto en Afriko, havas tiun adapton.

La Afrika maraglo manĝas ankaŭ akvobirdojn kiaj anasoj, testudetojn, krokodilidojn, birdojn -kiel flamengoj, ibisoj, cikonioj, ktp.-, mamulojn -kiel simioj-[2]., ranojn kaj kadavraĵojn.

Ĝi ankaŭ povas forrabi la predon portitan de alia birdo, ekde alcionoj ĝis falkoj (aŭ eĉ la Goliata ardeo)[2]. Tiu kutimo estas konata kiel kleptoparazitismo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo nomigas tiun birdon ne nur en la latina scienca nomo H. vocifer, tio estas "voĉemulo", sed ankaŭ en multaj nacilingvoj. Precize la voĉo estas ia “ŭíí-a-ió-ió-ió” laŭtege kaj kun preciza movo de kapo antaŭen kaj poste supren kaj suben al la dorso, kio okazas nur ĉe tiu ĉi maraglo kaj ĉe la Madagaskara maraglo. La celo estas kontakti la partneron, kiu fakte respondas kaj oni starigas ian muzikan dueton. Junuloj ne kapablas kriegi tiel ĝis 3 aŭ 4 jaroj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa birdospecio estas la nacia birdo de Zimbabvo kaj Zambio kaj aperas en la blazono de Namibio.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fourie, Pieter J. (2010) Media Studies: Policy, Management and Media Representation. Juta and Company Ltd, p. 370. ISBN 9 780702 176753.
  2. 2,0 2,1 http://www.encounter.co.za/article/156.html
Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]