Halina Weinstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halina Weinstein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1902 (1902-01-04)
en Varsovio
Morto 1942
Lingvoj Esperantopola
Loĝloko Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patrino Anna Weinstein
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Halina WEINSTEIN (konata sub la fraŭlina nomo Weinsteinówna; naskiĝis la 4-an de januaro 1902 en Varsovio) estis privata instruistino. Ŝi gvidis eldonsekcion de Studenta Esperanto-Asocio kaj estis vicdelegitino de UEA. Instruistino de Cseh-kursoj, verkis originale poeziaĵojn kaj prozaĵojn publikigitajn en Pola Esperantisto kaj aliaj gazetoj; okupiĝis pri tradukado. Ŝi estis (kune kun Izrael Lejzerowicz) reprezentanto de Literatura Mondo por Pollando[1].

Por la turisma gvidlibro Pollando kaj Gdańsk eldonita en Krakovo en 1927 Halina Weinstein verkis ĉapitrojn pri Varsovio[2].

Halina Weinstein estis filino de Anna Weinstein.

Ŝi mortis en 1942 en varsovia geto[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]