Hallstatt (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
Hallstatt Coat of Arms.jpg situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
subŝtato: Oberösterreich (Supra Aŭstrio)
distrikto: Gmunden (aŭtokodo: GM)
areo: 60 km²
loĝantoj: 914 (1a de januaro 2004)
alteco: 511 m super marnivelo
poŝtkodo: 4830
telefonkodo: 06134
geografia situo: 47°33′N 13°39′O  /  47.55°N, 13.65°O / 47.55; 13.65 (Hallstatt (urbo))Koordinatoj: 47°33′N 13°39′O  /  47.55°N, 13.65°O / 47.55; 13.65 (Hallstatt (urbo))
Oficiala Municipokodo: 40709
administrado: Marktgemeinde Hallstatt
Seestraße 158
4830 Hallstatt
oficiala retpaĝo: hallstatt.at
readreso: gemeinde@hallstatt.ooe.gv.at
politiko
urbestro: Peter Scheutz (SPÖ)
Monda heredaĵo de UNESKO

Hallstatt (Halŝtato) estas komunumo de 950 loĝantoj en Salzkammergut en Aŭstrio kaj situas ĉe Hallstätter See (Halŝtata lago).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hallstatt vidata de la lago

Hallstatt situas en Traunviertel en Salzkammergut kaj troviĝas ĉe la samnoma lago en alteco de 508 metroj super marnivelo. La nomon ĝi ricevis pro la salominado, kiu estis praktikata ĉi tie jam en prahistoria tempo. Situanta sur tre malvasta bordostrio inter la krutegaj montoj de montomasivo Dachstein kaj la lago la domoj interpremiĝas, kelkaj estas konstruataj palafite sur fostoj en la lago. La vilaĝo havas nur unu gravan straton kaj la malgrandan bazarejon. Ĝi vastas nord-sude je 9,1 km, okcidente-oriente je 13,2 km kun areo de 59,8 km². 34,8 % de la areo estas arbarokovrita. Partoj de la komunumo estas: Gosauzwang, Lahn, Salzberg, Hallstatt.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Multaj urboj, kiuj havas tradiciajn ligojn al la produktado de salo, reflektas tion en sia nomo ofte per "Salz" (germanlingve: salo) aŭ per "Hall". Oni supozis etimologian rilaton inter "Hall" kaj la kelta vorto por salo (*saleinom; kimre: halen), sed aperis duboj pri tiu etimologio.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono estas vertikale duonigita: maldekstre la aŭstria ruĝa-blanka-ruĝa, dekstre staranta ora rudro sur helblua fono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 19a jarcento Hallstatt estis malfacile atingebla: nur malvastaj padoj atingis ĝin, krom tio restis la vojo per ŝipo trans la Halŝtata lago. Nur en 1890 oni konstruis straton laŭ la okcidenta bordo, parte necesis foreksplodigi la rokojn.
En la vilaĝo mem oni eluzis ĉiun etan grundon. Por iri de unu domo al alia oni uzis boaton aŭ la supran vojon inter kaj tra la subtegmentejoj.

Spite al la malfacileco jam en neolitiko homoj setlis ĉi tie. Kaŭzo estas la riĉaj salominoj. Ili estas ekspluatataj de sep jarmiloj: la plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas je ĉ. - 5.000 jaroj a.K.. Inter tiuj trovaĵoj estas neolitika ŝuŝtipa kojno (tipa formo de speciala hakilo el tiu tempo). Ne estas tute certa tamen, ĉu ĉi ŝuŝtipa kojno vere estis farita surloke, ĉar dum mezepoko kaj poste ekzistis vastdistanca komercado de tiaj kuriozaĵoj (Donnerkeil - "tondrokojno", laŭ mitologio ĵetita kiam la ĉefdio faras fulmotondron). < br > En 1846 tombokampo en la altaĵo de Salzberg estis trovita de Johann Georg Ramsauer . Plie oni trovis feroforĝejon, eble la plej antikvan de la mondo. Intensa komerco de la valorega produkto salo alportis prosperon kaj permesis evoluon de alta kulturo, kiu daŭris de ĉ. -800 ĝis -400 kaj estis nomita "Hallstatt-Kultur".
El romia tempo kaj frua mezepoko de Hallstatt ne ekzistas historiaj dokumentoj. En 1311 Hallstatt ricevis la rajton okazigi foiron, kio indikas ke ĝi ne perdis sian ekonomian gravecon. Krom la salo-produktado – de la 19a jarcento tubo kondukas salakvon al Ebensee ĉe Traunsee – turismo atingis pli kaj pli gravan rolon.


Religio[redakti | redakti fonton]

La plej multaj Hallstatt-anoj konfesas katolikan aŭ protestantan kredon. En la urbocentro troviĝas ambaŭ preĝejoj, unu proksime al la alia. La protestanta, kiu estas konsidere pli malnova ol la katolika, havas tre altan turon, do estas "same proksima al la ĉielo" kiel la katolika, kiu situas en pli alta loko pli sekura kontraŭ inundo.
Samkiel en aliaj ministo-komunumoj de Aŭstrio ankaŭ en Hallstatt luterismo trovis multajn anojn. Sed komence de la 17a jarcento la trupoj de la duko-arkiepiskopo el Salzburg venkigis la kontraŭreformacion. Same meze de la 18a jarcento centoj da protestantoj estis elpelitaj el Hallstatt kaj deportitaj al Transsilvanio.
Nur per la tolerem-edikto de imperiestro Jozefo la dua en 1781 prottestantoj denove havis la rajton parte praktiki sian religion. Samrajtecon kun la katolikoj ili atingis nur per la protestant-edikto de imperiestro Francisko Jozefo, kaj en 1863 ili povis konstrui sian preĝejon, ĝi estas konstruata en novgotika stilo kaj situas proksime al la lago.


Turismo[redakti | redakti fonton]

aloaltaro

En 1996 urbo kaj regiono Hallstatt estis elektitaj kiel monda kulturheredaĵo de UNESCO. Aparte alloga por turistoj estas la pitoreska pejzaĝo, la Halŝtata lago, la montomasivo Dachstein, grandiozaj kavoj (mamuta kavo kaj gigant-glacia kavo) por ne forgesi la urbeton mem kun siaj artaĵoj, siaj muzeo kaj salominejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur roko super la tegmentoj de la urbeto majestas la preĝejo Mariae Himmelfahrt (ĉieliro de Maria). Ĝi estis finkonstruita en 1505. De la antaŭa preĝejo el la jaro 1320 restis nenio krom la kompakta turo. En tiu du-nava preĝejo plej vidindas la du-ala altaro, en malfru-gotika stilo skulptita en 1515 de skulptisto Leonhard AIST el la samregiona urbo Gmunden.

Karnero en Hallstatt

En tombejo ĉe la norda flanko de la preĝejo troviĝas karnero (en aŭstra germana: ostodomo ĉe tombejo) el la 16a jarcento. Pluraj centoj da kranioj estas staplitaj sur pilo de la ostoj de la mortintoj: 20 ĝis 30 jaroj post entombigo la ostoj estas elterigitaj, blankigitaj kaj poste ornamitaj - sur la frunto estas skribitaj nomo kaj naskiĝ- kaj mortodatoj de la mortinto sur malhelkoloraj kronoj el pentritaj floroj kaj folioj.
La Muzeo Hallstatt enhavas riĉan trezoron de valoraj lokaj trovaĵoj el Hallstatt-epoko, la duan plej ampleksan en Aŭstrio post la Naturhistoria Muzeo en Vieno. La eksponaĵoj estas montrataj en moderna prezentado.
Interese estas vidi la Hallstatt-epokan tombokampon kaj la salominejon - la plej antikvan en la mondo. Ili troviĝas en altvalo super Hallstatt kaj atingeblas per pado aŭ per telfero Salzbergbahn. Proksimas Rudolfsturm (Rudolfa turo), kiun konstruigis duko Albrecht I. (Albreĥt la unua) inter 1282 kaj 1284 por honori sian patron Rudolf I. Dum la salomilito kontraŭ Salzburga arkiepiskopo Konrad IV. ĝi servis kiel defendejo kaj de 1313 ĝis meze de la 20a jarcento ĝi estis loĝejo por la ĉefteknikisto de la salominejo Bergmeister ("montomajstro"). Hodiaŭ la turo kaj sia restoracio estas ŝatataj pro la elstara panoramo.
Trovaĵoj el kelta kaj romia epokoj kaj el mezepoko estis hazarde malkovritaj antaŭ iom da jaroj sub sportaĵvendejo Janu. Ili estas rigardeblaj ĉiusezone dum la malfermaj horoj de la vendejo.
Plia allogaĵo estas la vaste konata Seeprozession (surlaga procesio per boatoj), kiu okazas je la festotago Korpo de Kristo ĉiujare depost 1623.
Ĉiujare depost 1987 okazas duonmaratono Hallstättersee Rundlauf je la unua semajnfino de majo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]