Halo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazarohalo el la 15-a jarcento Milly-la-Forêt, Francio
Dosiero:Marwar Hall.jpg
La Marwar Halo ĉe Umaid Bhawan Palaco, Jodhpur, Barato

En arkitekturo, halo estas relative granda spaco kovrita de tegmento kaj plejofte enfermita de muroj.

Laŭ Francisko Azorín halo estas Ampleksa, luma, alte tegmentita lokalo, diverscele konstruita.[1] Li indikas etimologion el greka halos (kronaĵo) kaj el tie la latina halos.[2]

La halo povas esti akcesora parto de konstruaĵo (ekz. enirhalo de hotelo, atendohalo de stacidomo) aŭ esenca parto de ĝi (festohalo, fabrikhalo, foirohalo ktp.). Kelkaj haloj, kiuj ŝirmas bazaron konsistas el nura tegmento sur kolonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 87.
  2. Azorín, samloke.