Haloxylon persicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haloxylon persicum, blanka saksaulo, estas malgranda arbusto, apartanenta al familio amarantacoj. Ĝia kreska areo etendiĝas en Okcidenta Azio, inklude Palestino, Jordanio, Egiptio, Sinajo, suda Irako, Saŭd-Arabio, Irano, Omano, UAE, Afganistano, kaj Beluĉistano, al Meza Azio (Turkmenistano, ktp.), kaj Ĉinio.

La blanka saksaulo havas korpulentan kurban trunkon kaj helgrizan arboŝelon. Ĝi altas 4,5-5 metrojn, ĝi havas reprogresintajn foliojn kiel sukulentaj branĉetoj. La planto kreskas sur sablodunoj, dezertoj, kie ĝi formas unuspecan aron, kun averaĝa denso de 400-500 arbustoj je hektaro. La blanka saksaulo estas eltenema arbusto, kiu povas kreski en mizernutra grundo kaj povas toleri la sekecon. La arbusto estas ĉiamfolia, floras en majo-junio.

La vasta radiksistemo de la planto helpas stabiligi sablan grundon. La ligno estas malmola, peza kaj estas uzata en ĉarpentado kaj kiel hejtmaterialo.

Turcmenigena varentzovi (saksaula longkorna skarabo) estas damaĝanto de la blanka saksaulo en Kazaĥstano, Turkmenistano, kaj Uzbekistano.