Halterlevado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉe la sporto halterlevo aŭ pezlevo necesas la halteron levi/puŝi al alta situo (t.e. levi al super la kapo, kun la kruroj rektaj).

La halterlevo havas du disciplinojn.

Ŝiro

Dum ŝiro oni levas la pezon en unu tiro al superkapa levo. Tiam la halterstango estas prenita tiel larĝe, ke ĝi postleve estas nur kelkajn centimetrojn super la kapo.

Puŝo

Dum puŝo oni levas en la unua fazo la stangon al la ŝultrokavo. En la dua fazo oni puŝas la pezon super la kapon.

La stango – sur kiu estas muntitaj la rondaj halterdiskoj – havas mem pezon de 20 kg ĉe viroj, 15 kg ĉe virinoj. Por infanoj kaj junuloj ekzistas diversaj halteroj. Oni povas la ŝarĝon altigi ekz. per paŝoj de 2,5 kg (aŭ pli, ekz. 5 aŭ 7,5 kg).

Ĉe konkursoj kiel monda ĉampionado aŭ Olimpikoj, la atletoj estas dividitaj je pezklasoj. Tiu gajnas, kiu levas plej multe en sia pezklaso.

Ĉiu sportisto havas 3 eblecojn por levi la helteron. Por la sukceso necesas krom la forto ankaŭ bona, sperta teĥniko, moviĝemo.

Bildaro


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj