Hamadan (urbo)
El Vikipedio
maŭzoleo en Hamadan
Hamadan aŭ Hamedan estas historia urbo ĉ. 300 km sudokcidente de Tehrano. Hamadan havas historion de pli ol 3000 jaroj kaj estas unu el la plej antikvaj urboj en la mondo. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco.
Esperanto[redakti]
Hamadan ludis historian rolon ankaŭ en la irana Esperanto-movado. Laŭ la ĉi-kuna foto de hamadanaj Esperanto-parolantoj el la 20-aj jaroj de 20a jarcento ŝajne aktiva movado jam ekzistis en tiu urbo. Bedaŭrinde nun oni ne konas Esperanto-parolantojn tie.
Vidu ankaŭ[redakti]
Fontoj[redakti]
- Informis:Keyhan Sayadpour (Irano)
