Hamadi Ĝibali
El Vikipedio
| Hamadi Ĝibali حمادي الجبالي |
|
|
ĉefministro de Tunizio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 24-a de decembro 2011 |
|
| Antaŭulo | Beĝi Caid El Sebsi |
|---|---|
|
ĝenerala sekretario de la movado Ennahda
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 6-a de junio 1981 |
|
| Antaŭulo | Pozicio establita |
|
|
|
| Naskiĝo | la 12-an de januaro 1949 en Sousse, Tunizio |
| Politika partio | movado Ennahda |
| Alma mater | Universitato de Tunizo Universitato de Parizo |
| Religio | Islamo |
Hamadi Ĝibali (arabe حمادي الجبالي, latinliterigo Ḥamādī al-Ǧibālī, franca kaj angla literumo Hamadi Jebali; naskiĝis la 12-an de januaro 1949) estas tunizia inĝeniero, islamisma politikisto kaj ĵurnalisto. Li estas la Ĝenerala Sekretario de la movado Ennahda, modera islamisma partio en Tunizio. Ekde decembro 2011 li oficas kiel ĉefministro de Tunizio.
Post murdo de la opozicia partiestro Ŝokri Belaid la 6-an de februaro 2013 per multnombraj pafoj ekster sia domo en El Menzah, proksime al la tunizia ĉefurbo Tunizo, Hamadi Ĝibali samtage malfondis la ekzistantan nacian registaron kaj starigis provizoran registaron de "nacia unueco" ĝis okazigo de pli fruaj novaj elektoj.