Hamaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hamaso (arabe: حماس, pron. ĥamas), originale Hamas (fervoro), akronimo de Harakat al-Muqawamah al-Islamiyyah (arabe حركة المقاومة الاسلامية, Islama Rezista Movado), estas islamisma palestina movado proksime al la organizaĵo Fratoj-Islamanoj. Ĝia celo estas krei islaman teokration sur la tereno de nuntempaj Cisjordanio, Gaza kaj Israelo. Ĝi estis fondita en 1987.

Hamas estas armita organizaĵo, luktanta por liberigo de Palestino per uzo de perforto (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo). Ĝi respondecis pri multaj suicidaj atakoj kontraŭ ne-militaj obiektivoj kiel restoracioj kaj busoj en Israelaj urboj, dum kiuj mortis centoj da israelaj civiluloj. En Usono, Eŭropa Unio, Kanado kaj aliaj okcidentaj landoj ĝi estas rigardata kiel terorista organizo.

La 26-an de januaro 2006 ĝi venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[1]

La 23an de aprilo 2014 Hamas kaj Fatah interkonsentas post sep rompojaroj por politika reunuigo de la lando.

Notoj

  1. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoro), 29 januaro 2009, p.3

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.alqassam.com greke http://www.dagbladet.no/nyheter/2006/01/12/454614.html

Ŝablono:LigoElstara